Longinsulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Long Island [ˌlɑːŋˈaɪlənd] („Longa Insulo“) estas insulo apartenanta al la usona ŝtato Novjorkio. Ĝi situas ĉe la orienta marbordo de Nord-Ameriko kaj estas ĉ. 190 km longa kaj 20 ĝis 32 kilometrojn larĝa. La areo ampleksas 3.566 km², do estas preskaŭ egala al tiu de Majorko. Geologie la insulo estas glaciepoka moreno kun plejparte sablaj, molaj kaj rokaj grundoj.

Situo kaj administracio

Administracia divido de Long Island

Long Island etendiĝas de la havenoj de la urbo Novjorko en la nordan Atlantikon. En ĝia nordo troviĝas la Long Island Sound, mara brako, kiu disigas la insulon de Konetikuto kaj Rod-Insulo. En la sudo troviĝas la Great South Bay kaj Jamaica Bay. Pli malgrandaj insuloj ĉirkaŭas la bordon de Long Island.

Administracie Long Island estas dividita en kvar kantonoj. La du kantonoj en la okcidenta parto de la insulo, Kings County kaj Kantono Kvinzo, estas identaj kun la novjorkaj urbopartoj Broklino kaj Kvinzo; oriente sekvas Nassau County, en la centra parto de la insulo, kaj Suffolk County, en la orienta parto. Novjorkanoj parolas pri Long Islandthe island („la insulo“) nur, se ili celas la konteojn Nassau kaj Suffolk, situantaj ekster la urbolimoj.

Long Beach, Long Island
La lumturo ĉe Montauk Point

Loĝantaro

En 2000 pli ol 8 milionoj da loĝantoj vivis sur Long Island (inkluzive Broklino kaj Kvinzo). Ĝi estas ŝatata loĝloko por artistoj kaj riĉuloj. De la 1910-aj jaroj multaj novjorkaj milionuloj konstruigis grandajn vilaojn precipe ĉe la norda marbordo de la insulo.