Longbeka ekidno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Longbeka ekidno
Zaglossus bruijnii
Zaglossus bruijnii
Biologia klasado
Regno: Bestoj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Monotremoj Monotremata
Familio: Tachyglossidae
Gill, 1872
Distribuado de la Longbeka ekidno. verde - areoj en kiuj ĝi ekzistas. oranĝe - areoj de kiuj ĝi povas formorti.
Distribuado de la Longbeka ekidno.
verde - areoj en kiuj ĝi ekzistas.
oranĝe - areoj de kiuj ĝi povas formorti.
Distribuado de la Longbeka ekidno.

verde - areoj en kiuj ĝi ekzistas.

oranĝe - areoj de kiuj ĝi povas formorti.

Genro Tachyglossus
   T. aculeatus
Genro Zaglossus
   Z. attenboroughi
   Z. bruijnii
   Z. bartoni
   Z. hacketti (formortinta)
   Z. robustus (formortinta)

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La longbeka ekidno (Zaglossus) estas genro de ovodemeta mamulo el familio de formikekidnedoj (Tachyglossidae). Oni ne certas pri preciza nombro de la specioj, sed plej ofte oni parolas pri tri specioj.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La longbeka ekidno havas longon de 45 ĝis 77 centimetroj kaj pezon de 5 ĝis 16 kilogramoj. Male al kurtbeka ekidno, ĝiaj pikiloj estas pli mallongaj, maloftaj kaj parte kaŝitaj en felo. Ankaŭ la tubforma nazo estas pli longa kaj kliniĝas pli suben. La felo estas bruna aŭ nigra.

Disvastiĝo kaj vivo[redakti | redakti fonton]

La longbekaj ekidnoj vivas endeme en Novgvineo, ĉefe en arbaroj, sed en altmonatroj ĝis 4000 metroj. Tiuj bestoj aktivas nokte aŭ en krepusko kaj vivas - krom la pariĝa periodod - sola.

Tiuj aŭstralaziaj bestoj manĝas ĉefe lumbrikojn, kiujn ili kaptas per la longa glua lango. Tion helpas ankaŭ etaj hoketoj sur la lango. Oni ne konas multe pri ili reproduktado, tio devas simili al tiu de la kurtbekuloj.

Minacata besto[redakti | redakti fonton]

Pro la daŭra senarbarigo, ilia vivareo daŭre malpliiĝas. Tion rapidigas, ke ilia viando estas ŝatata delikataĵo. Oni ĉasas ilin per hundoj.

Ĝi estas listigita specio kiel minacata.

Specioj[redakti | redakti fonton]