Longejlo
| Longejlo | |||
| angle: Longueuil, france: Ville de Longueuil | |||
| urbo | |||
|
Longejlo
|
|||
|
|||
| Oficiala nomo: Longueuil | |||
| Ŝtato | |||
|---|---|---|---|
| Provinco | Kebekio | ||
| Regiono | Montereĝio | ||
| Historia regiono | Malsupra Kanado | ||
| Parto de | Urba aglomeraĵo Longejlo | ||
| Rivero | Sankt-Laŭrenco | ||
| Situo | Longejlo | ||
| - koordinatoj | 45°32′00″N 73°31′00″W / <span class="geo-dec geo" title="Mapoj, elĉielaj bildoj kaj aliaj datumoj por 45.533333 Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *">45.533333°N, Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo < | ||
| Plej malalta punkto | |||
| - alteco | 8 m s. m. | ||
| Areo | 115,59 km² (11 559 ha) | ||
| Loĝantaro | 231 409 (2011) | ||
| Denseco | 2 001,98 loĝ./km² | ||
| Fondita | 1657 | ||
| Urbestro | Caroline St-Hilaire | ||
| Horzono | UTC (UTC-5) | ||
| - somera tempo | UTC (UTC-4) | ||
| Poŝtkodo | J3Y, J3Z, J4G to J4N, J4T, J4V | ||
| Telefona antaŭkodo | +1 450 | ||
| Retpaĝo: www.longueuil.ca | |||
Longejlo (fr. Longueuil /lɔ̃ɡœj/) estas urbo en sudokcidenta Kebekio, Kanado, sur la suba bordo de la Rivero Sankt-Laŭrenco kontraŭ Montrealo, de kiu ĝi estas antaŭurbo. En 2006, la nove unuigita urbo Longejlo havis loĝantaron de 229 330, la kvina plej granda urbo de Kebekio kaj 19a de Kanado.
Enhavo |
Historio [redakti]
En 1969, la urbo Longejlo kuniĝis kun du aliaj urboj, Ville Jacques-Cartier kaj Montréal-Sud. Sekve, dum la kebekiaj municipaj unuigoj de 2002, oni kunigis Longejlon kun la urboj Boucherville, Brossard, Greenfield Park, LeMoyne, Saint-Bruno-de-Montarville, Saint-Hubert kaj Saint-Lambert. La antaŭa urbo Longejlo fariĝis la arondismento de Vieŭ-Longueuil. Sekve, en 2004, Boucherville, Brossard, Saint-Bruno-de-Montarville kaj Saint-Lambert decidis per referendumo refariĝi apartaj urboj. La ceteraj arondismentoj restis en la urbo Longejlo, kaj LeMoyne fariĝis parto de la arondismento Vieŭ-Longueuil.
Etimologio [redakti]
La etimologio de la nomo estas necerta. Laŭ la abato FAILLON, Charles Le Moyne, la senjoro de la regiono ekde 1657, nomis la urbon laŭ Longueil, vilaĝo de sia hejmlando Normandio.
Politiko [redakti]
La aktuala urbestrino nomiĝas Caroline Sainte-Hilaire. La urbo dividiĝas en tri arondismentoj: Vieŭ-Longueuil, Greenfield Park kaj Saint-Hubert. Administre, ĝi estas la ĉefurbo de la kebekia regiono Montereĝio.
Edukado [redakti]
Longejlon servas unu Cégep (antaŭ-universitata kolegio), la Cégep Édouard-Montpetit en Vieŭ-Longueuil. Ankaŭ en Vieŭ-Longueuil troviĝas kampusoj de la Universitato de Montrealo kaj la Universitato de Ŝerbruko.
Industrio [redakti]
La aerospaca industrio estas grava en Longejlo, kun fabrikoj de la firmaoj Héroux-Devtek kaj Pratt & Whitney. Ankaŭ troviĝas en Saint-Hubert spaco-centro de la Kanada Spac-Instanco.
Transporto [redakti]
Ŝoseoj [redakti]
La plejparto de la urbanoj laboras en Montrealo, kaŭzante gravajn trafikproblemojn. Pro la vasteco de la rivero Sankt-Laŭrenco, estas nur kvin pontoj inter Montrealo kaj la suda bordo. Pluraj ŝoseoj trairas Longejlon, cele al Kebeko, Estrio, Montereĝio kaj Usono.
Publika transporto [redakti]
Longejlon servas la Réseau de transport de Longueuil, publik-transporta firmao kiu administras aŭtobus-servon en la urbo kaj inter ĝi kaj Montrealo (Terminus Centre-Ville en la urbocentro). Ĝin ankaŭ servas la flava linio de la Montreala metroo (stacio Longueuil--Université-de-Sherbrooke, kun granda aŭtobus-terminuso), kaj la linio Mont-Saint-Hilaire de la montreala trajn-reto.
Flughaveno [redakti]
En Longejlo troviĝas la flughaveno Saint-Hubert, kiu plejparte servas privatan aviadon.