Longfingra certio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Longfingra certio
Longfingra certio, subspecio C. f. macrodactyla aŭ C. f. familiaris
Longfingra certio, subspecio C. f. macrodactylaC. f. familiaris
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Certiedoj Certhiidae
Genro: Certhia
Specio: C. familiaris
Certhia familiaris
(Linnaeus, 1758)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Longfingra certioArbara certio, Certhia familiaris, estas eta paserina birdo konata ankaŭ kiel Eŭrazia certio, Komuna certio aŭ en la Brita Insularo kie ĝi estas la ununura vivanta membro de tiu genro, simple certioarbogrimpulo. Ĝi estas simila al aliaj arbogrimpuloj, kaj havas subenkurbecan bekon, markitajn brunajn suprajn partojn, blankecajn subajn partojn kaj longajn rigidajn vostoplumojn kiuj helpas ĝin grimpi supren la arbotrunkojn. Ili povas esti facile distingeblaj el la simila Mallongfingra certio, kiu kunhavas multe de ties teritorio en Eŭropo, danke al la diferencaj kantoj.

La Longfingra certio havas 9 aŭ pliajn subspeciojn kiuj reproduktiĝas en diversaj partoj de sia teritorio en moderklimata Eŭrazio. Tiu specio troviĝas en ĉiaj arbaroj, sed kie ĝi koincidas kun la Mallongfingra certio en okcidenta Eŭropo ĝi troviĝas plej ofte en arbaroj de koniferoj aŭ je pli altaj altitudoj. Ili nestumas en arbokavaĵoj aŭ malantaŭ arboŝeleroj kaj akceptas ekzemperojn de la enmetita Giganta sekvojo kiel nestolokoj kie ili estas disponeblaj. La ino ĝenerale demetas 5 aŭ 6 rozkolormakulitajn blankajn ovojn en la kovrita nesto, sed ovoj kaj idoj estas minacataj de atakoj de pegoj kaj mamuloj, inklude sciuroj.

La Longfingra certio estas insektomanĝanto kaj suprengrimpas arbotrunkojn kvazaŭ muso, serĉe de insektoj kiujn ĝi plukas el fendoj en arboŝelo per sia maldika kurveca beko. Ili poste flugas al la bazon de alia arbo per specifa vaganta flugmaniero. Tiu birdo estas solema vintre, sed multaj formas komunajn ripozejojn dum malvarma vetero.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Similaj laŭ aspektoj, ĉiuj arbogrimpuloj estas etaj birdoj kun striitaj kaj punktomarkitaj brunaj supraj partoj, ruĝecaj pugoj kaj blankecaj subaj partoj. Ili havas longajn subenkurbecajn bekojn, kaj longajn rigidajn vostoplumojn kiuj havigas al ili apogon dum ili suprengrimpas arbotrunkojn serĉe de insektoj.[1]

La Longfingra certio estas 12.5 cm longa kaj pezas 7.0 al 12.9 g. Ili havas tre brunajn suprajn partojn tre markitajn de nigro, sablokoloro kaj blankeco, kaj tre brunan voston. La ventro kaj flankoj estas nuancokrecaj. Ambaŭ seksoj estas similaj, sed junuloj havas pli senkolorajn suprajn partojn ol plenkreskuloj, kaj ties subaj partoj estas blankecaj kun malhela punktetado ĉe flankoj.[1]

La kontaktalvoko estas tre silenteca, mallaŭta kaj altatona sit, sed plej distinga alvoko estas penetranta crii, foje ripetata kiel serio de notoj. La maskla kanto komencas per srrih, srrih sekvata laŭvice de kelkaj babilecaj notoj, pli longa descenda murmuraĵo kaj fajfo kiu falas kaj poste leviĝas.[1]

La teritorio de la Longfingra certio koincidas kun tiuj de aliaj kelkaj arbogrimpuloj, kiuj povas prezenti lokajn identigoproblemojn. En Eŭropo, la Longfingra certio kunhavas multe de sia teritorio kun la Mallongfingra certio. Kompare al tiu specio, ĝi estas pli blanka sube, pli bruna kaj pli punkteca supre, kaj havas pli blankan superokulan strion kaj iom pli mallongan bekon. Vida identigo, eĉ kun la birdo enmane, povas esti neebla pro manko de nekonfuzigaj markoj. Kantanta arbogrimpulo estas pli facile identigebla, ĉar la Mallongfingra certio havas distingan serion de regulaj nesekvaj notoj laŭsone tre diferencaj el la kanto de la Longfingra certio; tamen oni scias, ke ambaŭ specioj povas kanti la kanton de la alia.[1]

Tri himalajaj iamaj subspecioj de la Longfingra certio estas nuntempe konsiderataj kiel plena specio nome Hodgsona certio, ekzemple de BirdLife International,[2] sed se ili estas ankoraŭ konsiderataj kiel subspecioj de la Longfingra certio, ili devas esti distingitaj el tri aliaj sudaziaj arbogrimpuloj. La senmarka vosto de la Longfingra certio diferencigas ĝin el la Himalaja certio, kiu havas distingan striecan vostobildon, kaj ties blanka gorĝo estas evidenta diferenco el la Sikima certio. La Nepala certio estas pli malfacile separebla el la Longfingra certio, sed ĝi havas pli kontrastajn cinamokolorajn, pli ol sablokolorajn, flankojn.[1]

La nordamerika Amerika certio neniam estis detektita en Eŭropo, sed aŭtunaj vagantoj estus malfacile identigeblaj, ĉar tiam ili ne kantas, kaj la alvoko de la amerika specio estas ege simila al tiu de la Longfingra certio. Laŭ aspekto tiu amerika Bruna certio estas pli kia la Mallongfingra certio ol kia la Longfingra certio, sed vaganto povus esti neidentigebla pro simileco inter la tri specioj.[1]

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

Mallongfingra certio, konfuziga specio en Eŭropo

. La Longfingra certio estis unuafoje priskribita laŭ sia nuntempa scienca nomo de Linnaeus en lia Systema Naturae en 1758.[3] La dunoma nomo devenas el la greka kerthios, eta arboloĝanta birdo priskribita de Aristotelo kaj aliaj, kaj de la latina familiaris, familiara aŭ komuna.[4] Tiu specio estas unu de la grupo de ege similaj specioj de tipaj arbogrimpuloj, ĉiuj lokitaj en la ununura genro Certhia. Estas agnoskataj 8 specioj nuntempe, en du stirpoj laŭ evoluo: nome unu de Holarkta radiado, kaj unu sudazia grupo. La Holarkta grupo havas pli trilan kanton, ĉiam (escepte en C. familiaris el Ĉinio) komencante aŭ finante per strida sriih. Specioj de la suda grupo, kontraste, havas pli rapide nesekvan trilon sen la sono sriih. Ĉiuj specioj havas distingajn voĉojn kaj kelkaj subspecioj supreniris al la statuso de specio sur la bazo de siaj alvokoj.[5]

Hodgsona certio, probable C. h. mandelli, iam konsiderata subspecio de la Longfingra certio

La Longfingra certio apartenas al la norda grupo, kun la nordamerika Bruna certio, C. americana, la Mallongfingra certio, C. brachydactyla, de okcidenta Eŭrazio, kaj, se ĝi estas konsiderata separata specio, la Hodgsona certio, C. hodgsoni, el la suda bordo de Himalajo.[6]

La Bruna certio estis foje konsiderata subspecio de la Longfingra certio, sed ĝi havas pli proksiman similecon kun la Mallongfingra certio, kaj estas kutime traktata kiel vera specio.[1] La Hodgsona certio estis ĵus pli studita laŭ disigaj analizoj de DNA kaj de kantostrukturo kiuj indikas, ke ĝi estu distinga specio el C. familiaris.[6]

Estas 9 al 12 subspecioj de Longfingra certio, depende de la taksonomia vidpunkto, kiuj estas ĉiuj ege similaj kaj ofte interreproduktiĝas en areoj kie iliaj teritorioj koincidas. Estas ĝenerala klino laŭ aspekto el okcidento orienten tra Eŭrazio, kaj la subspecioj iĝas pli grizaj supre kaj pli blankaj sube, sed tiu tendenco invertiĝas oriente de la Rivero Amuro. La nuntempe agnoskitaj subspecioj estas la jenaj:[1]

Subspecioj Teritorioj Notoj[1]
C. f. britannica Britio kaj Irlando Irlandaj arbogrimpuloj, iom pli malhelaj ol la britaj, ricevis foje statuson de subspecio
C. f. macrodactyla Okcidenta Eŭropo Pli pala supre kaj pli blanka sube ol la C. f. britannica
C. f. corsa Korsiko Sablonuancaj subaj partoj kaj pli kontrastaj supraj partoj ol la C. f. macrodactyla
C. f. familiaris Skandinavio kaj orienta Eŭropo orienten al okcidenta Siberio Nomiga subspecio. Pli pala supre ol la C. f. macrodactyla, blankaj subaj partoj
C. f. daurica Orienta Siberio, norda Mongolio Pli pala kaj griza ol la nomiga subspecio
C. f. orientalis Amura baseno, nordorienta Ĉinio kaj Koreio Simila al la nomiga, sed kun pli markita striado supre
C. f. japonica Japanio Pli malhela kaj pli ruĝeca ol la C. f. duarica
C. f. persica Krimeo kaj Turkio orienten al norda Irano Pli senkolora kaj malpli ruĝeca ol la nomiga formo
C. f. tianchanica Nordokcidenta Ĉinio kaj najbaraj regionoj de la iama Sovetunio Pli pala kaj pli ruĝeca ol la nomiga subspecio
C. f. hodgsoni Okcidenta Himalajo ĉe Kaŝmiro Ofte traktata kiel vera specio, nome Hodgsona certio, C. hodgsonii.[6]
C. f. mandellii Orienta Himalajo de Barato, Nepalo Ofte nuntempe traktata kiel subspecio de la Hodgsona certio
C. f. khamensis Ĉinio, Siĉuano Ofte nuntempe traktata kiel subspecio de la Hodgsona certio

Distribuado kaj habitato[redakti | redakti fonton]

Centreŭropa birdo manĝe sur trunko

La Longfingra certio estas la plej disvastigata membro de sia genro, kiu reproduktiĝas en moderklimataj arbaroj de Eŭrazio el Irlando tra Skandinavio, centra kaj orienta Eŭropo, Turkio, suda Siberio al Manĉurio kaj Japanio. Tiele ties teritorio estas multe pli ampleksa ol tiu de la parenca Mallongfingra certio, kiu loĝas nur ĝis orienta Eŭropo. Ili preferas maturajn arbojn, kaj en plej parto de Eŭropo, kie ili kunhavas teritorion kun la Mallongfingra certio, ili kutime troviĝas ĉefe en arbaroj de konifero, ĉefe piceo kaj abio. Tamen, kie ili estas la ununuraj arbogrimpuloj, kiel en eŭropa Rusio,[1] aŭ la Brita Insularo,[4] ili preferas larĝafoliajn aŭ miksitajn arbarojn prefere anstataŭ koniferoj.

La Longfingra certio reproduktiĝas ĝis marnivelo norde de sia teritorio, sed estas specio de pli altaj teroj pli sude. En la Pireneoj ili reproduktiĝas sur 1,370 m, en Ĉinio el 400 al 2,100 m kaj en suda Japanio el 1,065 al 2,135 m.[1] La reproduktaj areoj havas juliajn isotermojn inter 14 kaj 16° C kaj 23 al 24° C.[7]

La Longfingra certio estas nemigrantaj en pli mildaj okcidento kaj sudo de sia reprodukta teritorio, sed kelkaj nordaj birdoj moviĝas suden vintre, kaj individuoj kiuj reproduktiĝas en montaroj povas descendi al pli malaltaj altitudoj vintre. Vintraj movoj kaj postreprodukta disigo povas vagantigi birdojn for de la kutima teritorio. Vintraj migruloj de aziaj subspecioj estis konstatitaj en Suda Koreio kaj Ĉinio, kaj la nomiga formo estis konstatita okcidente de sia reprodukta teritorio tiom malproksime kiom ĝis Orkadoj, Skotio. La Longfingra certio estis kiel vaganto ankaŭ en la Kanalinsuloj (kie la Mallongfingra certio estas la loĝanta specio), Majorko kaj la Ferooj.[1]

Statuso[redakti | redakti fonton]

Tiu specio havas etendan teritorion de ĉirkaŭ 10 milionoj de km2. Ili estas granda populacio, inklude ĉirkaŭ 11 al 20 milionoj de individuoj nur en Eŭropo. Populacia tendenco ne estis kontrolita, sed oni supozas, ke la specio ne alproksimiĝis al la sojlo de la populacimalpliiĝaj kriterioj de la IUCN Ruĝa Listo (malpliiĝo de pli da 30% en 10 jaroj aŭ 3 generacioj). Laŭ tiuj kialoj tiu specio estas taksita kiel Malplej Zorgiga.[8]

Ĝi estas komuna tra multe de sia teritorio, sed en la plej nordaj areoj ĝi estas rara, ĉar ĝi estas sensiva al akraj vintroj, ĉefe se la manĝaĵo estas malhelpita de glacio en arboj aŭ frosta pluvo. Ĝi estas nekomuna ankaŭ en Turkio kaj la Kaŭkazo. Okcidente de sia teritorio ili disvastiĝis al la Foraj Hebridoj en Skotio, poste pli norde al Norvegio, kaj unuafoje reproduktiĝis en Nederlando en 1993.[1]

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

Enmetitaj sekvojoj estas la preferataj nestarboj kie estas.

La Longfingra certio reproduktiĝas post la unua jaro, kaj nestumas en arbofendoj aŭ malantaŭ arboŝeleroj.[4] Kie estas, la enmetita nordamerika Giganta Sekvojo estas la preferata nestarbo, ĉar oni povas facile elfosi nestokavaĵon en ties milda arboŝelo.[9] Foje ili uzas ankaŭ fendojn en konstruaĵoj aŭ muroj, kaj ankaŭ artefaritajn nestoskatolojn aŭ tegmentorandojn en koniferaj arbaroj.[1] La nesto havas bazon de bastonetoj, pinpingloj, herberoj aŭ arboŝelo, kovritan de pli milda materialo kia plumetoj, lano, musko, likeno aŭ araneretoj.

En Eŭropo, la ino demetas tipe 5 aŭ 6 ovojn el marto al junio, sed en Japanio 3 al 5 el majo al julio.[1] La ovoj estas blankaj kun etaj rozecaj punktetoj ĉefe en la larĝa pinto,[1] 16 al 12 mm kaj pezas 1.2 g el kio 6% estas ŝelo.[4] Nur la ino kovas la ovojn dum 13–17 tagoj ĝis kiam la nefrumaturaj lanugaj idoj eloviĝas; poste ili estas manĝigataj de ambaŭ gepatroj, sed kovataj nur de la ino, dum pliaj 15–17 tagoj antaŭ elnestiĝo.[4] Junuloj revenas al nesto dum kelkaj noktoj post elnestiĝo. Ĉirkaŭ 20 % de paroj, ĉefe sude kaj okcidente zorgas duan ovodemetadon.[1]

Predantoj de arbogrimpulaj nestoj kaj idoj inkludas la speciojn de Granda buntpego, Rufa sciuro kaj malgrandaj Musteledoj, kaj predado estas ĉirkaŭ trioble pli alta en fragmentitaj arbarzonoj ol en ampleksaj zonoj de arbaroj (32.4% kontraŭ 12.0% en malpli fragmentita arbaro). La indico de predado pliiĝas laŭ la kvanto de arbarbordo ĉe la nestoloko, kaj ankaŭ la esto de apuda agrikultura zono, en ambaŭ kazoj probable pro alta grado de predado fare de musteledoj.[10] La survivindico de junuloj de tiu specio estas nekonata, sed 47.7% de plenkreskuloj survivas ĉiun jaron. La tipa vivdaŭro estas de du jaroj, sed la maksimuma konstatita aĝo estas de 8 jaroj kaj 10 monatoj.[4]

Nutrado[redakti | redakti fonton]

Formica rufa, konkurenco ĉe predo de artropodoj

La Longfingra certio tipe serĉas senvertebrulojn sur arbotrunkoj, komence ĉe la arbobazo kaj suprenirante laŭ spirala irmaniero helpe de la rigidaj vostoplumoj. Malkiel sitoj, ili ne malsupreniras kapaltere, sed ili flugas al la bazo de alia apuda arbo. Ili uzas sian longan maldikegan bekon por elpreni insektojn kaj araneojn el la fendoj de la arboŝelo. Kvankam kutime ili troviĝas sur arboj, ili eventuale predas ankaŭ sur muroj, sur grundo aŭ inter falitaj pinpingloj, kaj povas aldoni ankaŭ kelkajn konifersemojn al sia dieto en pli malvarmaj monatoj.[7] Ili profitas sian malgrandecon vintre ĉar ili povas viziti la plej malgrandajn fendojn kie insektetoj kaŝiĝas kaj tiele ili povas pluteni sian insektobazan dieton.

La ino de Longfingra certio manĝas ĉefe en la supraj partoj de la arbotrunkoj, dum maskloj uzas la plej malsuprajn partojn. Studo en Finlando trovis, ke se la masklo malaperas, la senpara ino manĝas je pli malaltaj lokoj, pasas malpli da tempo je ĉiu arbo kaj havas pli mallongajn monĝomomentojn ol para ino.[11]

Tiu birdo povas foje kuniĝi al manĝantaroj de miksitaj specioj vintre, sed ŝajne ili ne kunmanĝas same kiel la akompanantaj paruoj kaj regoloj, sed povas ĝuste profiti la kroman vigladon de la aro.[7] La grupoj de Ruĝa formiko kunhavas la saman habitaton kun la arbogrimpuloj, kaj manĝas ankaŭ senvertebrulojn sur arbotrunkoj. La finnaj priserĉantoj trovis, ke kie formikoj estis manĝintaj, restis pli malmultaj artropodoj, kaj la masklaj arbogrimpuloj pasas pli mallongan tempon ĉe tiuj trunkoj jam vizititaj de formikoj.[12]

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Kiel malgranda arbarbirdo kun kamufla plumaro kaj silenteca alvoko, la Longfingra certio estas facile preterkonstatata dum ĝi saltetas kvazaŭ muso supren vertikalan trunkon, progrese laŭ mallongaj saltetoj, uzante siajn rigidajn vostoplumojn kaj ampleksajn piedojn kiel apogilojn. Tamen ĝi ne estas timidaj kaj estas ege indiferentaj al la homesto.[1] Ili havas distingan vagantecan kaj ondecan flugmanieron, alterne flugilfrapojn kvazaŭ de papilioj kun side-slips and tumbles. Ili estas vagemaj aŭ migrantetecaj birdoj kiuj povas flugi ĉu tage ĉu nokte, sed la longo de la movoj estas kutime maskita de la loĝantaj birdoj. Ili estas solecaj vintre, sed dum malvarma vetero ĝis dekduo aŭ plie da birdoj povas ripozi kune en taŭga ŝirmita fendo.[7]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,00 1,01 1,02 1,03 1,04 1,05 1,06 1,07 1,08 1,09 1,10 1,11 1,12 1,13 1,14 1,15 1,16 1,17 (1996) Tits, Nuthatches and Treecreepers. Christopher Helm, 177–195. ISBN 0-7136-3964-4. 
  2. Hodgson's Treecreeper Certhia hodgsoni. BirdLife Species Factsheet. Alirita 2008-05-27.
  3. (1758) Systema naturae per regna tria naturae, secundum classes, ordines, genera, species, cum characteribus, differentiis, synonymis, locis. Tomus I. Editio decima, reformata.. Holmiae. (Laurentii Salvii)., 118. "C. supra grisea, subtus alba, remigibus fuscis, decemris macula alba." 
  4. 4,0 4,1 4,2 4,3 4,4 4,5 Treecreeper Certhia familiaris [Linnaeus, 1758]. BirdFacts. Alirita 2008-05-20.
  5. Tietze, Dieter Thomas; Jochen Martens, Yue-Hua Sun, Martin Paeckert (2008). "Evolutionary history of treecreeper vocalisations(Aves: Certhia)", gazeto : Organisms, Diversity & Evolution, volumo : 8, paĝoj : 305–324. COI:10.1016/j.ode.2008.05.001
  6. 6,0 6,1 6,2 Tietze, Dieter Thomas; Martens, Jochen & Sun, Yue-Hua (2006). "Molecular phylogeny of treecreepers (Certhia) detects hidden diversity", gazeto : Ibis, volumo : 148, numero : 3, paĝoj : 477–488. COI:10.1111/j.1474-919X.2006.00547.x
  7. 7,0 7,1 7,2 7,3 (1998) The Birds of the Western Palearctic concise edition (2 volumes). Oxford: Oxford University Press. ISBN 0-19-854099-X.  1411–1416
  8. IUCN
  9. (2005) Birds Britannica. London: Chatto & Windus. ISBN 0-7011-6907-9.  394
  10. Huhta, Esa; Aho, Teija; Jäntti, Ari; Suorsa, Petri; Kuitunen, Markku; Nikula, Ari; Hakkarainen Harri (February 2004). "Forest Fragmentation Increases Nest Predation in the Eurasian Treecreeper", gazeto : Conservation Biology, volumo : 18, numero : 1, paĝoj : 148–155. COI:10.1111/j.1523-1739.2004.00270.x
  11. Aho, Teija; Kuitunen, Markku; Suhonen, Jukka; Hakkari, Tomi; Jäntti, Ari (July 1997). "Effects of male removal on female foraging behavior in the Eurasian treecreeper", gazeto : Behavioral Ecology and Sociobiology, volumo : 41, numero : 1, paĝoj : 49–53. COI:10.1007/s002650050362
  12. Aho, Teija; Kuitunen, Markku; Suhonen, Jukka; Hakkari, Tomi; Jäntti, Ari (November 1997). "Behavioural responses of Eurasian treecreepers, Certhia familiaris, to competition with ants", gazeto : Animal Behaviour, volumo : 54, numero : 5, paĝoj : 1283–1290. COI:10.1006/anbe.1997.0547

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]