Longonot

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Longonot estas nomo de dormanta tavola vulkano kaj nacia parko en Kenjo. La vulkano erupciis lastfoje en ĉ. 1860. Ĝi situas en la Granda Afrika Fosaĵo, sudoriente de Naivaŝa-lago. Ĝia longo devenas el la masaja vorto oloonong'ot, kiu signifas „monto de multaj montaraj krestoj“.

La monto Longonot estas parto de la „Nacia Parko Monto Longonot“ sub aŭspiciado de Kenja Wildlife Service. Vojeto gvidas de la parka enirejo al la kratera rando kaj plu ĉirkaŭ la kratero. La krateran grundon kovras arbaro el arbetoj. La monto estas hejmo por multaj sovaĝaj bestoj ĉefe por zebroj kaj ĝirafoj.

La monto Longonot situas 60 km nordokcidente de Nairobi kaj estas atingebla sur asfaltita vojo. Proksima urbo portas same la nomon Longonot. Sude de la monto funkcias satelita stacio.