Longvosta arbokoturno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Longvosta arbokoturno
Longvosta arbokoturno
Longvosta arbokoturno
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Odontoforedoj Odontophoridae
Genro: Dendrortyx
Specio: D. macroura
Dendrortyx macroura
(Jardine & Selby, 1828)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Longvosta arbokoturno (Dendrortyx macroura) estas specio de birdoj de la familio de Odontoforedoj kaj ordo de Kokoformaj.

Ĝi troviĝas nur en centra kaj suda Meksiko. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj montararbaroj kun densa arbustaro.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

La Longvosta arbokoturno estas arbaradaptata koturno. Ambaŭ seksoj estas similaj laŭ plumaro. Tiu koturno estas 29 al 42 cm longa, kun pezo de 350 al 465 g. Temas pri brunstrieca birdo; la ventro estas pli hela kun malgrandaj malhelaj makuloj, kaj dorse estas blankaj aŭ grizecaj makuloj. La plumoj de la vizaĝo, kresto kaj gorĝareo estas nigraj, sed kun du blankaj strioj super- kaj sub-okula. La okulo, la ĉirkaŭokula ringo kaj la dikbaza beko estas ruĝaj.

Habitato kaj distribuado[redakti | redakti fonton]

Ĝi loĝas en nebularbaroj kaj miksitaj arbaroj de pino-kverko de montaraj areoj moderklimataj kaj pli malvarmaj, en deklivoj de vulkanoj. Ties distribuado enhavas teritoriojn de la Sierra Nevada de oriente okcidenten, el ŝtato de Veracruz ĝis Jalisco, krom altaj regionoj de la ŝtatoj de Guerrero kaj Oaxaca.

Kvankam ĝi ne estas konsiderata tutmonde minacata, ĝi estas protektata de la meksikia leĝaro; ĉefa minaco estas habitatoperdo pro senarbarigo.

Subspecioj[redakti | redakti fonton]

Oni konas 12 subspeciojn de Dendrortyx macroura :[1]

  • Dendrortyx macroura macroura - S Meksikio (valo de Meksiko kaj Veracruz)
  • Dendrortyx macroura diversus - SOkc Meksikio (montararbaroj de NOkc Jalisco)
  • Dendrortyx macroura griseipectus – Okc deklivo de la montoj de la Federa Distrikto Meksiko kaj Morelos
  • Dendrortyx macroura striatus - SOkc Meksikio (S Jalisco al Michoacán kaj Guerrero)
  • Dendrortyx macroura inesperatus - S Meksikio (areo de Chilpancingo en Guerrero)
  • Dendrortyx macroura oaxacae - S Meksikio (montararbaroj del W Oaxaca)
  • Dendrortyx macroura macroura - S Meksikio (valo de México kaj Veracruz)
  • Dendrortyx macroura diversus - SOkc Meksikio (montararbaroj de NOkc Jalisco)
  • Dendrortyx macroura griseipectus – Okc deklivaro de la Montoj de la Federa Distrikto Meksiko kaj Morelos
  • Dendrortyx macroura striatus - SOk Meksikio (S Jalisco al Michoacán kaj Guerrero)
  • Dendrortyx macroura inesperatus - S Meksikio (areo de Chilpancingo en Guerrero)
  • Dendrortyx macroura oaxacae - Suda Meksikio (montararbaroj de Okc Oaxaca)

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas specio de loĝantaj birdoj; ili manĝas ĉefe surgrunde semojn kaj malgrandajn foliojn, kaj en arboj kaj arbustoj malgrandajn florojn kaj fruktojn. Ili ripozas nokte sole aŭ en paroj en arboj aŭ arbustoj, el kie kantas frumateniĝe kaj krepuske. Temas pri monogama koturno, kies reprodukta sezono daŭras el aprilo al aŭgusto. La Longvosta arbokoturno konstruas sian neston surgrunde kaj la ino demetas ovaron de 4 al 6 ovoj; la idoj estas frumaturaj kaj nestofuĝantoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]