Longvosta lanio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Longvosta lanio
Longvosta lanio, raso erythronotus ĉe Hodal en Faridabado, Distrikto de Harjano, Barato.
Longvosta lanio, raso erythronotus ĉe Hodal en Faridabado, Distrikto de Harjano, Barato.
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Laniedoj Laniidae
Genro: Lanius
Specio: 'L. schach'
Lanius schach
(Linnaeus, 1758)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Longvosta lanio (Lanius schach) estas malgranda paserina birdo kiu apartenas al plej tipa genro Lanius de la familio de Laniedoj. Ties orienta raso de Himalajo, L. s. tricolor, estas foje nomata Nigrakapa lanio.

Raso tricolor en Kalkato, Okcidenta Bengalo, Barato.

Ĝi estas komuna loĝanta reproduktanto de la orientalisa ekozono el Kazaĥio, tra Afganio, Pakistano, duoninsulo de Barato escepte la orientaj ŝtatoj[1], al Novgvineo, troviĝanta en areoj de arbustaro kaj kultivado. Vintraj vizitantoj al sudaj areoj kiel sudorienta Barato kaj Sri-Lanko.

Ĝi havas iom da similo al la grandaj lanioj, kiaj la Sudgranda lanio, Lanius meridionalis, kun kiu kunhavas la perlogrizajn kapon kaj dorson (tie nuance al bruna) kaj nigran maskon etendan el frunto, tra okulo, al la orelkovriloj. La orienta raso troviĝanta el Butano al Arunaĉal Pradeŝ, foje nomata la Himalaja lanio, L. s. tricolor, havas tre nigran kapon etendan el la masko tra la tuta krono kaj nuko[1]. Ĝi estas malgranda inter la grizaj lanioj, sed havas tre longan nigran voston kun ruĝecaj bordoj. La subaj partoj estas blankaj, sed kun ruĝecaj flankoj. La beko estas mallonga, larĝa ĉebaze kaj hokoforma en pinto de supra makzelo, kiel ĉe aliaj lanioj. Beko kaj kruroj estas preskaŭ nigraj.

Tiu orientalisa kaj aŭstralazia birdo havas karakteran rektan "lanian" sintenon ripoze sur arbusto, el kiu ĝi eksaltas al lacertoj, grandaj insektoj, malgrandaj birdoj kaj roduloj. Predoj povas esti palisumitaj ĉe akra pinto, kia dorno. Tio sekurigas la disŝiradon per la forta hokoforma beko, ĉar ties piedoj ne taŭgas por ŝirado. La flugo estas ondeca, sed la direkto estas rekta kaj determinita.

Tiu specio estas tre rara vaganto en okcidenta Eŭropo pro ununura akceptata vidaĵo en Britio ĉe South Uist novembre de 2000. Ĝi estis kiel vaganto ankaŭ en Japanio, Omano, Israelo, Hungario kaj Turkio.

Referencoj

  1. 1,0 1,1 Grewal, Bikram; Bill Harvey kaj Otto Pfister. (2002) Photographic guide to birds of India. Periplus editions / Princeton University Press. p. 242
Kindlebag, Goa, Barato Nov 1997

Bildaro