Lopes Trovão

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lopes Trovão
(1848-1925)
El la Diĝita Hemeroteko el Lisbono.
El la Diĝita Hemeroteko el Lisbono.
Persona informo
Naskiĝo 23-a de marto 1848
en Angra dos Reis,  Brazilo
Morto 17-a de julio 1925
en Rio-de-Ĵanejro,  Brazilo
Lingvoj portugala
Ŝtataneco Brazilo
Okupo
Okupo politikisto
vdr

José LOPES da Silva TROVÃO aŭ simple Lopes Trovão (1848-1925) (* Angra dos Reis, en la 23-a de marto 1848 - Rio-de-Ĵanejro, en la 17-a de julio 1925) estis brazila historiisto, oratoro, kuracisto, ĵurnalisto kaj politikisto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Lopes Trovão.

Filo de José Maria dos Reis Lopes Trovão kaj Maria Jacinta Lopes Trovão, li diplomiĝis pri Medicino de la Fakultato de Rio de Ĵanejro, kaj estis diplomato kaj elektita deputito por la mandatoj 1891-1894, kaj poste, senatano de la Respubliko inter 1895 kaj 1902. Li estis ankaŭ unu el la respublikanaj propagandistoj pli aktivaj, kaj arda aboliciisto, atakante la strukturon de la brazila imperio ĝis ties falo, en 1889, krom estis unu el la subskribintoj de la Respublikana Manifestado[1][2] en 1870.

Li estris grupon da respublikanoj ĝis la domo de la marŝalo Deodoro da Fonseca, en la mateno de la 19-a de novembro 1889 kun la nova Konstitucia Flago de Brazilo. Deodoro malakceptis la flagon prezentitan de Lopes Trovão, konsiderinte ĝin kopion de la usona flago. La respublikanoj insistis ke Deodoro nur devis sankcii la flagon de ili prezentita, konsiderante ke ĝi jam tremetis sur la masto en la alta maro, sur la pinto de Alagoaso, la ŝipo kiu kondukis la imperiestron Petro la 2-a al la ekzilo.

Li estis eldonisto de la "Jornal da Tarde" (Vesperĵurnalo) kaj ankaŭ de la ĵurnalo "O Combate" (La batalo), krom kunlabori en la Respublikana Galerio (1882-1883).

Verko[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. La Respublikana Manifestado, en la Historio de Brazilo, estis deklaracio publikigita de la disiĝaj membroj de la Liberala Partio, estritaj de Quintino Bocaiúva kaj Saldanha Marinho (1816-1895).
  2. Saldanha Marinho (1816-1895) - Museu Maçônico Paranaense, framasona ĉefmajstro de la loĝio Granda Oriento.
Portala ikonoRilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Homoj