Loránd Eötvös

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Eötvös Loránd

Barono EÖTVÖS Loránd [otvoŝ] (naskiĝis la 27-an de julio 1848 en Pest (urbo), mortis la 8-an de aprilo 1919 en Budapeŝto) estis hungara fizikisto.

Li okupiĝis komence de sia profesia laboro pri la kapilara efiko, kaj en 1886 li skizis la Eötvös-leĝon, kiu priskribas ŝanĝiĝon de surfaca streĉiteco de la fluidoj je temperaturo. Lia nomo iĝis mondkonata pro ekzameno de la Tera gravita kampo. Por mezuri la ŝanĝiĝon de la loka gravita kampo, li ellaboris plurajn sensemajn instrumentojn, el kiu la plej grava estas la Eötvös-pendolo (torda pendolo). Per tiu pendolo, li montris en 1909 samecon de la inercia maso kaj la peza maso per tiu precizeco, ke oni longe ne povis superi tion. Tiu fakto ludis gravan rolon en la ĝenerala relativeca teorio de Albert Einstein. Al lia nomo estas ligata la t.n. Eötvös-efiko, kiu pruvis rotacion de la Tero per nova metodo.

Li estis filo de barono József Eötvös, komencis instrui en 1871 en la peŝta scienca universitato, en 1878 iĝis gvidanto de la Eksperimenta Fizika Instituto de la universitato. Li agadis dum unu jaro (1894–95) kiel ministro pri religiaj kaj publikinstruaj aferoj, en registaro de Sándor Wekerle. Dum lia ministreco fondiĝis la Eötvös-kolegio. Li estis inter 1889 kaj 1906 prezidanto de la Hungara Scienca Akademio.

Lian nomon portis longtempe la universitato ELTE, en Budapeŝto.

La tordeca pendolo[redakti | redakti fonton]

Lia ĉefa verko, malkovro, inventaĵo estis la t.n. tordeca pendolo (Eötvös-pendolo), per kiu li serĉis gravitajn anomaliojn.

Eötvös uzis en la gravitaj mezuroj du tordecajn pendolojn. Ĉe la unua, sur la tordebla drato pendis horizontala stango, sur kies ambaŭ finoj estis alfiksitaj platenopezaĵoj, t.e. en la sama alto (kurba variometro). Ĉe la dua formo, sur la horizontata stango estis fiksita unufine platenopezaĵo, sed aliflanke pendis la platenopezaĵo je maldika drato, t.e. la pezoj ne estis en la sama alto (horizontala variometro, la vera Eötvös-pendolo).

Principo de la horizontala variometro[redakti | redakti fonton]

Se la gravito efikanta je la du pezoj diversas, tiam la stango turniĝas en la horizontala ebeno kaj penda platena drato tordiĝas. La elasteco de la tordita drato povas returni la stangon en la originalan staton. La stango tiel ripozas tie, kie la kontraŭefikaj fortoj egaligas unu al alian. Ĝi estis fermita en skatolo por eviti la eksterajn efikojn (ekz. vento).

Lia gravita variometro ricevis premion en la Pariza monda ekspozicio (1900).