Loránd Farkas (kemiisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Loránd Farkas
Persona informo
Naskiĝo 31-an de aŭgusto 1914 (1914-08-31)
en Budapeŝto
Morto 15-an de julio 1986 (1986-07-15) (71-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo kemiisto • akademiulo
vdr

Loránd FARKAS [farkaŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Farkas Loránd estis hungara kemiisto, profesoro, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (1973).

Loránd Farkas [1] naskiĝis la 31-an de aŭgusto 1914 en Budapeŝto. Li mortis la 15-an de julio 1986 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Loránd Farkas frekventis mezlernejojn en Budapeŝto, Makó, Szeged, poste universitatojn en Szeged kaj Budapeŝto. Li komencis sian karieron en kemia katedro de Budapeŝto. En 1950 li arestiĝis, poste en Recsk li estis politika kaptito (gulagano) dum 3 jaroj. En 1956 li ekinstruis en universitato en Budapeŝto. Baldaŭe li estis gastprofesoro en Munkeno kaj Florido. Li partoprenis en kreo de medikamento "Ypriflavon". Li ricevis premion de la Franca Akademio en 1963.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Topics in Flavonoid Chemistry and Biochemistry (1975)
  • Flavonoids and Bioflavonoids (1977)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.