Lorand Gaspar

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lorand Gaspar

Lorand GASPAR, originala nomo: GÁSPÁR Lóránd (gaŝpar) estas hungardevena franca poeto, verkisto. Li naskiĝis en Târgu Mureş la 28-an de februaro 1925.

Biografio

La patro de Lorand Gaspar devenis el vilaĝo Lăzarea kaj lia patrino el vilaĝo Joseni. Dum sia infanaĝo li plurfoje estadis en ambaŭ vilaĝoj kaj tiuj tempoj lasis profundajn impresojn en sia animo. Ekde 1943 li estis studento de mekanikuniversitato de Budapeŝto. En 1944 oni rekrutigis, poste deportis lin. En printempo de 1945 li fuĝis kaj surpiede el Okcodent-Germanujo aliris areon kontrolitan de francoj. En 1946 li alvenis Parizon kaj studis medicinon. Inter 1954 kaj 1969 li estis kirurgo en francaj malsanulejoj en Jerusalemo kaj Betlehemo. Ekde 1970 li vivas en Tunizo. En 1949 li estis fondantano de revuo hungarlingva Ahogy lehet en Parizo. En 1953 li aperigis en Germanujo la aforismvolumon Így szól a csend. Depost tiam li publikigis nur en la franca lingvo. Lia unua franclingva poemvolumo aperis en 1966 (Quatrième état de la matière). Li ankaŭ tradukis la poemojn de: Rainer Maria Rilke (el germana lingvo), Giorgos Seferis (el greka lingvo), kaj kunlaborante kun Sarah Clair David Herbert Lawrence (el angla lingvo), Sándor Weöres (el hungara lingvo) János Pilinszky (el hungara lingvo) György Somlyó (el hungara lingvo), Béla Markó (el hungara lingvo), Ottó Tolnai (el hungara lingvo), Peter Riley (el angla lingvo) Joachim Sartorius (el germana lingvo), Paolo Cristofolini (el itala lingvo).

Literaturaj premioj

Appolinaire-premio, 1967; Grandpremio de Urbo Parizo, 1987; Mallarmé-premio, 1993; Poezia Grandpremio de Franca Akademio, 1995; Goncourt-premio, 1998.

Verkoj

Poemvolumoj

  • Gisement, 1968
  • Sol absolu, 1972
  • Corps corrosifs, 1978
  • Sol absolu et autres textes, poésie/Gallimard,1982, réédité en 1998.
  • Égée suivi de Judée, 1980
  • Amandiers, 1980
  • Genese 1982
  • Feuilles d'observation, 1986
  • Egée/Judée, suivi d’extraits de Feuilles d’observation et de Maison près de la mer, Poésie/Gallimard, 1993
  • Patmos et autres poèmes, Gallimard, 2001
  • Cahier Lorand Gaspar, 2004

Prozverkoj

  • Histoire de Palestine, 1968
  • Palestine année 0, 1970
  • Approche dela parole, 1978
  • Journaŭ de voyages, 1985
  • Apprentissage, 1994
  • Approches d'un désert vivant, 1999
  • Arabie Heureuse, Deyrolle/Verdier, 1997
  • Carnets de Jérusalem, Le Temps Qu’il Fait, Cognac,1997
  • Apprentissage, Deyrolle/Verdier, 1994
  • Carnets de Patmos, Le Temps Qu'il Fait, Cognac, 1991
  • Feuilles d’observation, Gallimard, Paris, 1986
  • Paysages, Van Rogger, 2002.

Fonto

  • Lorand Gaspar: Boldog Arábia és más útijegyzetek (en hungara lingvo), Koinónia, Kolozsvár, 2005.

Eksteraj ligiloj