Ŝtopteksto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Lorem ipsum)
Saltu al: navigado, serĉo
Lorem Ipsum

En tipografio kaj grafika fasonado, ŝtoptekstolorem ipsum (aŭ lipsum) estas tradicia teksto, kies propran signifon oni ignoras, uzata por ŝtopi la paĝojn aŭ tekstajn kampojn de dizajnata dokumento por elekti konvenajn grafikajn elementojn, interalie tiparon kaj la ĝeneralan aranĝon.

Tia ŝtopteksto ebligas komenci la aranĝon de la dokumento antaŭ ol la reala teksto estas disponebla; en iuj projektoj, ekz-e kiam oni ellaboras certajn TTT-paĝarojn, la «definitiva» teksto simple ne ekzistas (se temas pri enigaĵoj fare de klientoj).

Ŝtoptekston oni ankaŭ uzas en tiparaj specimenoj, por demonstri tiparojn.

Por la latinalfabetaj lingvoj okcidentaj oni kutime uzas pseŭdolatinan tekston kies unuaj vortoj estas Lorem ipsum dolor (tial la terminoj lorem ipsumlipsum). Ĝi estas iom tordita kaj sensencigita peco el la Cicerona verko «De finibus bonorum et malorum», en kiun oni enŝovis kelkajn neklasikajn literojn novlatinajn kaj nelatinajn literkombinojn (ekz-e «adipisicing» anstataŭ «adipisici», aŭ «nonummy» en la teksto fine de ĉi tiu artikolo).

Kiel avantaĝon de tia sensenca teksto pseŭdolatina oni indikas la fakton, ke ĝia signifo ne fortiras la atenton de la uzanto disde la pure tipografiaj aŭ grafikaj aferoj. Tio precipe aktualas en dialogo de dizajnisto kun kliento mendinta la dizajnon: la evidente sensenca teksto klare montras al la kliento, ke ĝi estas ŝtopaĵo, kaj evitigas malnecesajn diskutojn pri la enhavo.

Kritiko[redakti | redakti fonton]

Ne ĉiuj fakuloj konsentas pri la valoro de la tradicia teksto Lorem ipsum. Oni indikas, interalie, ke

  1. La vortoj sensencaj estas perceptataj malsame ol reala teksto.
  2. Per vortoj sensencaj oni ne povas fidinde taksi legeblon de la teksto (kio estas unu el la ĉefaj kriterioj de tipografia dizajno).
  3. Lorem ipsum entenas neniom da literoj ĉapelitaj. Tio konvenas al tekstoj latinaj aŭ anglalingvaj — sed misprezentas la aspekton de teksto franca, germana, ĉeĥa aŭ esperanta.
  4. Plue, la frekvencodistribuo de la literoj estas malsama en diversaj lingvoj. Ekz-e en Esperanto pli oftas la altaj literoj (kiel k, ĉ, ŝ, Ŝ, Ĝ ktp).
  5. Ankaŭ la vortolongo havas alian frekvencodistribuon.
  6. La aŭtomata vortodivido de sensencaj vortoj povas tute fiaski, kaj tio donos tute alian tekstodenson, precipe por tekstoj ĝisrandigitaj.

Resume, la «tipografia grizo» de Lorem ipsum ne fidinde reprezentas la «tipografian grizon» de teksto esperanta: la intervaloj interliniaj kaj intervortaj, la averaĝaj alto kaj larĝo de la literoj (kaj sekve la «nigro» de la signobilda areo) estas malsamaj.

Krome, per Lorem ipsum maleblas determini, ĉu la tiparo entenas ĉiujn necesajn literojn de la koncerna lingvo; estas tiparoj kiuj malhavas neaskiajn literojn, kiuj do kaŭzos problemojn ĉe reala teksto esperanta (nu, tion pli fidinde oni povas kontroli per ĉiuliteraĵoĉiuĉapelaĵo; sed tio estus kroma aparta testo, kiun oni havas intereson enŝovi en ŝtoptekston).

Tial anstataŭ la tradicia Lorem ipsum iuj dizajnistoj preferas reallingvan tekston, kiu povas esti sensenca aŭ tiom tradicia, ke oni perceptas ĝin kiel neŭtralan; ekz-e alineon el la Antaŭparolo de la Fundamento de Esperanto. Jen tia alineo aperas paralele kun la tradicia Lorem ipsum:

eo: 134 vortoj, 792 signoj Lorem ipsum: 126 vortoj, 816 signoj
Se ia aŭto­ri­tata centra in­sti­tu­cio trovos, ke tiu aŭ alia vor­to aŭ re­gu­lo en nia lin­gvo es­tas tro ne­opor­tu­na, ĝi ne de­v­os for­igiŝan­ĝi la dir­itan for­mon, sed ĝi pov­os pro­poni for­mon nov­an, kiun ĝi re­ko­men­d­os uzadi pa­ra­le­le kun la for­mo mal­nova. Kun la tem­po la for­mo no­va iom post iom el­puŝ­os la for­mon mal­novan, kiu far­iĝos ar­ĥa­ismo, kiel ni tion ĉi vid­as en ĉiu na­tu­ra lin­gvo. Sed, pre­zent­ante par­ton de la fun­da­men­to, tiuj ĉi ar­ĥa­ismoj neniam est­os el­ĵet­itaj, sed ĉiam est­os pres­ataj en ĉiuj lerno­lib­roj kaj vort­aroj sam­tem­pe kun la for­moj nov­aj, kaj tia­ma­ni­e­re ni havos la cert­econ, ke eĉ ĉe la plej gran­da per­fek­t­iĝ­ado la unu­eco de Es­pe­r­an­to neniam est­os romp­ata kaj neniu ver­ko Es­pe­r­an­ta eĉ el la plej frua tem­po iam per­dos sian va­lor­on kaj kom­pre­n­eb­l­ec­on por la est­ontaj ge­ne­ra­cioj. Lorem ipsum dolor sit amet, consectetur adipisicing elit, sed eiusmod tempor incidunt ut labore et dolore magna aliqua. Ut enim ad minim veniam, quis nostrud exercitation ullamco laboris nisi ut aliquid ex ea commodi consequat. Quis aute iure reprehenderit in voluptate velit esse cillum dolore eu fugiat nulla pariatur. Excepteur sint obcaecat cupiditat non proident, sunt in culpa qui officia deserunt mollit anim id est laborum. Duis autem vel eum iriure dolor in hendrerit in vulputate velit esse molestie consequat, vel illum dolore eu feugiat nulla facilisis at vero eros et accumsan et iusto odio dignissim qui blandit praesent luptatum zzril delenit augue duis dolore te feugait nulla facilisi. Lorem ipsum dolor sit amet, sed diam nonummy nibh euismod tinciduntut laoreet dolore magna aliquam erat volutpat.

Juĝu mem, ĉu la du tekstoj impresas egale. Interalie, la latina teksto entenas pli multe da mallarĝaj literoj, kiel i (78 aperoj, 9,6% en Lorem; 49 aperoj, 6,1% en Eo) kaj l (47:30, t.e. 5,8% : 3,8%); tial en proporcia tiparo ĝi estas pli kompakta kaj grafike malpli longa, malgraŭ sia pli granda nombro de signoj. La rilatumo grafika estas inversa en egallarĝa tiparo.

Atentindas, ke la esperanta teksto entenas kursivon; tamen en ĝi mankas ciferoj, kiuj estas grava trajto por iuj tekstospecoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]