Lorena duklando
El Vikipedio
Blazono de la Lorena duklando uzata ekde la 13 jc. de Federiko la 1-a de Loreno.
La Lorena duklando estis feŭda teritorio kiu integriĝis en la krono de Francujo en 1766 post la morto de la lasta suverena duko, Stanislao la 1-a. Ĝi formiĝis surbaze de la duklando Alta Lotaringio en 959. Ĝia ĉefurbo estis Nancio.
Kun la paso de la tempo kaj la internaj konfliktoj de la burĝaro, la duklando disbranĉiĝis en diversaj feŭdoj kiel:
- La Tri episkopejoj de Metz, Toul kaj Verdun.
- La Bara duklando
- La Vaŭdemonta graflando
- La graflandoj de Salm, Blieskastel, Du Pontoj, Saarbrücken, kaj Sarrewerden.