Lorenz Drehmann

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lorenz Drehmann
Persona informo
Naskiĝo 7-an de aprilo 1915 (1915-04-07)
en Erfurto
Morto 5-an de decembro 1992 (1992-12-05) (77-jaraĝa)
en Dudweiler
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo bibliotekisto
vdr
Nr. 13/1966 de Erfurter Heimatbrief, la eksa organo de la forpelitaj erfurtanoj.

Lorenz DREHMANN (naskiĝinta en la 7-a de aprilo 1915 en Erfurto, mortinta en la 5-a de decembro 1992 en Saarbrücken-Dudweiler) estis scienca bibliotekisto, kiu precipe prizorgis la landajn historiojn de Sarlando kaj de Turingio, krome estro de la societo Heimattreue Erfurter en FRG kaj Okcidenta Berlino. En 1992 li iĝis honora civitano de Erfurto.

Vivo kaj agado en la hejma regiono[redakti | redakti fonton]

La filo de tajlormajstro el tradicie erfurta familio frekventis de 1926-32 la Ŝtatan Humanisman Gimnazion, de 1932-34 la Ŝtatan Gimnazion en Heiligenstadt. Li estis membro de la katolika porjunulara ligo Neudeutschland. Li studis ekde 1935 filozofion, teologion kaj historion en Fulda kaj Würzburg (fina ekzameno en 1941) kaj Jena (doktoriĝo en 1947). La studadon interrompis la devigoj ĉe Regna Laborservo kaj Wehrmacht kaj la malliberiĝo de 1939-46. De 1949 ĝis 1958 li laboris kiel scienca bibliotekisto ĉe Deutsche Bücherei (antaŭulo de Germana Nacia Biblioteko en Lepsiko.

Foriro uesten[redakti | redakti fonton]

Pro politikaj kialoj li transloĝiĝis en 1958 okcidenten, kie li deĵoris kiel bibliotekisto en pli altranga servo de Saarländische Universitäts- und Landesbibliothek. Lia ĉefa fokuso scienca estis pri la landa historio de Sarlando. Li estis membro de la komitato Kommission für Saarländische Geschichte und Volkskunde. De 1983-92 li estris la societon Heimattreue Erfurter. Jam en 1960 li komencis porparoli por la elmigrintaj erfurtanoj en Sarlando. Lia dezirego je renasko de la lando Turingio plenumitis en 1990.

Pro saneco malbona li vizitis sian hejmurbon je la inaŭguro de la jubilea datreveno pri 1250-jara mencio en la 1992-a jaro. La aljuĝitan honoran civitanecon li ne plu povis ĉeesti en la 17-a de junio de la sama jaro[1].

Tamen li ankoraŭ kunlaboris ĉe la lasta numero de Erfurter Heimatbrief invitanta al la lasta kunveno pri sinnuligo de la jam ne necesa societo (septembro).

Publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Der Weihbischof Nikolaus Elgard. Eine Gestalt der Gegenreformation. Mit besonderer Berücksichtigung seiner Tätigkeit in Erfurt und auf dem Eichsfeld auf Grund seiner unveröffentlichten Briefe. St.Benno-Verlag 1958
  • Saarländische Bibliographie: 8 volumoj
  • Erfurter Heimatbriefe: Drehmann gvidis ties eldonadon de 1982-92 kaj verkis multajn artikolojn de ekde 1961 aperintaj kajeroj.
  • Katalogo de la erfurtrilataj aĵoj en la Urba biblioteko de Majenco (1982)
  • Erfurter Mundart: glosaro pri dialektaj esprimoj, Saarbrücken-Dudweiler 1989

Honoroj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Nachruf für Lorenz Drehmann. En: Mitteilungen des Vereins für die Geschichte und Altertumskunde von Erfurt /N.F. (MVGAE), Bd. 55 (1994), p. 135–136 (nekrologo)

Subnotoj[redakti | redakti fonton]

  1. Kaŭzo por la honora civitaneco estis lia klopodo reintegrigi ekserfurtanojn en la nova Erfurto (Die Stadt würdigte damit seine Verdienste bei der Förderung der Vereinigung'Heimattreŭe Erfurter' (in Westdeutschland und Westberlin) und sein Bemühen, Erfurter Bürger in ihrer Stadt wieder heimisch werden zu lassen.)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]