Lorenzo Celsi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lorenzo Celsi
58-a doĝo de Venecio
Regado 1361 ĝis 1365
Antaŭulo Giovanni Dolfin
Sekvanto Marco Cornaro
Persona informo
Lorenzo Celsi
Naskiĝo 1310
en Venecio
Morto 18-an de julio 1365 (1365-07-18)
en Venecio
Ŝtataneco Venecia respubliko vd
Profesio
Okupo politikisto vd
Aktiva en Venecio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Lorenzo CELSI (1310-1365) estis la 58-a doĝo de la Venecia Respubliko, ekde la 16-a de julio 1361 ĝis sia morto. Atingis la doĝadon en juna aĝo kaj tuj distingiĝis pro la troa aroganteco kaj sinteno pri malmulta afableco kiel princo, kiu tre rapide aliigis la simpation de la popolo kaj nobelaro. Dum la kvar jaroj de lia doĝado ne okazis gravaj eventoj kaj la historiistoj koncentrigis la atenton nur pri la motivoj de lia morto, oficiale psika malsano, laŭŝajne kaŭzita pro veneniĝo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Homo kun rafinita gusto, troe princeca laŭ kelkaj, rememorigante Marin Falier-on kaj ties freŝan konspiron, mallongatempe decidas altigi sian vivnivelon en la duka palaco. Lia doĝado estas markita per majestaj kaj pompaj festenoj okazintaj unu post la alia, pro la plej variaj motivoj: lia elektiĝo, la vizito de la Duko de Aŭstrio unue kaj tiu de la Reĝo de Kipro poste, kaj la fino de la kreta milito. Nur Kreto kaŭzis la nuran ŝanceliĝon en lia ekstera politiko: la loka nobelaro, gvidata de la familio Kalergis, kiu poste prenis la sekularan formon Calergis, ribeliĝis kaj venkis la venecian povon.

En majo 1364, la generalo Luchino dal Verme elŝipiĝis en la insulo kaj post kontraŭgerila reago kiu reliefiĝis pro la malhumana karaktero de la batalo, kun kampodetruoj, masakro de tutaj vilaĝoj kiuj supozeble apogis la ribelon, ekziloj, ktp., realportis la pacon al la insulo per ekzekutado de la ribeluloj, inter ili, kelkaj veneciaj nobeloj kiuj aliĝis al la ribelo.

Por festeni la venkon, ili okazigis kavaliran konkuradon. Festoj, elegantaj vestoj, splendaj virinoj, troe aroganta konduto kaj la impona sinteno de la Celsi, rememorigante pli la ekscesojn de princo ol tiujn de doĝo, malplaĉis al la nobelaro.

Kurioze stranga, kaj el tio venas la supekto pri veneniĝo, en la 18-a de julio 1365, Lorenzo Celsi mortis, oficiale frapita de mensmalsano sen pluaj difinoj. Post kelkaj monatoj, la Senato neis la oficialajn akuzojn sed la duboj longe daŭris.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]