Lorenzo Natali

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lorenzo Natali
Persona informo
Naskonomo Lorenzo Natali
Naskiĝo 2-an de oktobro 1922 (1922-10-02)
en Florenco
Morto 29-an de aŭgusto 1989 (1989-08-29) (66-jaraĝa)
en Romo
Lingvoj itala
Ŝtataneco ItalioReĝlando Italio
Alma mater Universitato de Florenco
Okupo
Okupo politikistoadvokatoĵurnalistopartizano
vdr

Lorenzo Natali, naskiĝinta la 2-an de oktobro 1922 en Florenco, mortinta la 29-an de aŭgusto 1989 en Romo, estis itala politikisto. Li interalie dum 12 jaroj estis komisaro en la Eŭropa Komisiono. En la Komisiono Jenkins inter 1977 kaj 1981, li respondecis pri larĝiĝo, medio kaj nuklea sekureco. Sekve, en la Eŭropa Komisiono Thorn inter la jaroj 1981 kaj 1985, liaj fakoj estis mediteranea politiko, larĝiĝo kaj informsocio. Kaj fine, en la unua periodo de la Eŭropa Komisiono Delors, kiu gvidis la Eŭropan Komunumon inter la jaroj 1985 kaj 1989, li prezidis la fakon kunlaboro kaj larĝiĝo. Inter 1977 kaj 1981, kaj inter 1985 kaj 1989 li krome estis komisiona vicprezidanto. Lorenzo Natali estas membro de la konservativa partio Kristandemokratoj (DC) de Italio.