Lorenzo Valla

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lorenzo Valla
Persona informo
Lorenzo Valla
Laurentius Vallensis
Naskiĝo 6-an de decembro 1406
en Romo
Morto 1-an de aŭgusto 1457 (1457-08-01)
en Romo
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj latinaitala vd
Alma mater Universitato de Pavio vd
Profesio
Okupo verkisto • filologo • universitata instruisto • filozofo • romkatolika sacerdoto vd
Laborkampo filozofio vd
Verkado
Verkoj De falso credita et ementita Constantini donatione declamatio ❦
Confutatio in Morandum vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Lorenzo Valla, aŭ Laurentius Vallensis, estis itala elstara latinlingva kaj greklingva kritikisto kaj fama humanista filologo kaj verkisto kaj agadis precipe ĉe oficejoj de la Roma kurio.

Li naskiĝis en Romo en 1405 el piaĉencaj gepatroj (la patro estis advokato): ricevis sian unuan edukadon en Romo kaj eble en Florenco perfektiĝante en la greka kaj latina lingvoj. Kiel lingvisto li komparis la diversajn manuskriptojn de diversaj antikvaj verkoj kaj prezentis kritikajn versiojn.

Li vojaĝis kaj laboris en diversaj italaj kulturaj centroj de Italio.

[redakti | redakti fonton]

Lorenzo Valla famiĝis pro senmaskigo en 1440 (sed ĝin publikigis en 1517) de la antikva dokumento “Donaco de Konstanteno” kiu reirigis la originon de la ŝtata povo de la papoj al la supozitaj donacoj kiujn la Imperiestro Konstantino (274-337) estus farinta al papo Silvestro la 1-a (314-335) por lin danki pri la sanigo el lepro. Reale la dokumento reirigas al la papa periodo de Sankta Leono la 3-a (795-816), dum la papa tera povo naskiĝis en 728 per la donaco flanke de Liutprando (712-144), reĝo de Longobardoj, de la kastelo de Sutri al papo Gregorio la 2-a (715-731). Pro tiu rivelado, Valla estis devigita al ekzilo, sed papo Nikolao la 3-a (1447-1455) kuraĝe lin invitis reveni al Romo kiel latinisto de la Roma kurio. [1]

Li pruvis ankaŭ ke la letero de Abgar la 5-a al Jesuo estas malvera, kaj metis dubojn sur la aŭtentikecon de aliaj dokumentoj.

Li esprimis dubojn ankaŭ sur la utileco de monaĥismo kaj juĝis hipokritecon la “religiulan vivon” (De professione religiosorum). Pro tio Lorenzo Valla devis akuzite prezentiĝi antaŭ la inkvizicia ttribunalo, de kies akuzoj li sukcesis liberiĝi nur danke al interveno de reĝo Alfonso la 5-a

Li intervenis en la kultura mondo per diversaj kritikaj verkoj pri dokumentoj kaj verkoj de la latinaj aŭtoroj; kaj pruvis ke ankaŭ la korespondado inter Seneko la pli juna kaj Sankta Paŭlo estas apokrifa.

Dum la papado de Kalisto la 3-a Valla revenis al Romo kie atingis la kulminon de sia kariero akceptante la ŝarĝon de “apostola sekretario”.

Li mortis en Romo la 1-an de aŭgusto de 1457. De tiam ne ĉesis elstariĝi lia famo de filologo kaj humanisto ligita la la objektiveco de la dokumentoj: lia plejalta principo por la scienca sciado estis: koni bone la lingvon!

Eldonoj de la verkoj[redakti | redakti fonton]

  • L'arte della grammatica, a cura di Paola Casciano, Milano, Mondadori (Fondazione Lorenzo Valla), 1990 (terza edizione rinnovata 2000)
  • La falsa donazione di Costantino, a cura di Gabriele Pepe, Firenze, Ponte alle Grazie, 1992
  • Scritti filosofici e religiosi, a cura di Giorgio Radetti, Firenze, Sansoni, 1953 (ristampa: Roma, Edizioni di Storia e Letteratura, 2009)
  • Repastinatio dialectice et philosophie, testo latino edito da Gianni Zippel, Padova, Antenore, 1982 (du volumoj)
  • Dialectical Disputations, testo latino e traduzione inglese della Repastinatio a cura di B. P. Copenhaver and L. Nauta (I Tatti Renaissance Library), Harvard University Press, 2012 (due volumi).

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. La falsa Donazione di Costantino (De falso credita et ementita Constantini donatione). En ĝi Valla, per historiaj argumentadoj kaj filologiaj, pruvis ke la Roma kurio por subteni la ekzistorajton de la papa ŝtato utiligis apokrifan dokumenton kaj ke tiu dokumento estas elpensaĵo de la 8-a aŭ 9-a jarcentoj.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Camporeale Salvatore, Lorenzo Valla. Umanesimo e teologia, Firenze, Istituto Nazionale di Studi sul Rinascimento, 1972.
  • Laffranchi Marco, Dialettica e filosofia in Lorenzo Valla, Milano, Vita e Pensiero, 1999.
  • Mack Peter, Renaissance argument. Valla and Agricola in the tradition of rhetoric and dialectic, Leiden, Brill, 1993.
  • Nauta Lodi, In defense of common sense: Lorenzo Valla's Humanist critique of Scholastic philosophy, Harvard, Harvard University Press, 2009.
  • Regoliosi Mariangela (a cura di), Lorenzo Valla. La riforma della lingua e della logica (Atti del convegno del Comitato Nazionale VII centenario della nascita di Lorenzo Valla, Prato, 4-7 giugno 2008) Firenze, Edizioni Polistampa, 2010, 2 tomi.