Lorenzo de la Mediĉoj

El Vikipedio

(Alidirektita el Lorenzo de Mediĉo)
Saltu al: navigado, serĉo
Lorenzo de la Mediĉoj
Lorenzo de la Mediĉoj

Lorenzo de la Mediĉoj kromnomita Lorenzo la Grandioza, filo de Piero de Cosimo de la Mediĉoj (naskiĝis la 1-an de januaro 1449 en Florenco; mortis la 8-an de aprilo 1492 en la vilao de Careggi, Florenco) estis itala politikisto kaj la estro de la sinjorio de Florenco dum la itala renesanco.

Komence li regis kun sia frato Giuliano de Mediĉoj, ĝis ties murdo en la jaro 1478 en la katedralo de Florenco, dum la konspiro de la Pazzi, el kiu li mem eskapis.