Lorenzsteine

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Lorenzsteine [lorencŝtajne] estas la nomo de rokogrupo en Elba Grejsmontaro. Ĝi situas en la germana parto de la montaro – proksimume 2,5 kilometrojn sude de Ottendorf kaj nur 300m sude de la valo Kirnitzschtal. La rokogrupon konsistigas la rokoj Kleiner Lorenzstein kaj Großer Lorenzstein. La rokopintoj estas atingebla nur por grimpistoj. La proksima ĉirkaŭaĵo alireblas sur nemarkitaj vojetoj. La plej alta punkto de la rokoj atingas altecon de 375 m super la marnivelo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]