Loreto (Italio)
Loreto estas komunumo de Italio.
Rakontas la tradicio, ke en la nokto de la 10-a de decembro 1294 alvenis el Palestino al markia marbordo, fluge transportite de la anĝeloj, la Sankta Domo Nazareta, kie la Virgulino Maria ricevis la anunciacion de anĝelo. Tra la Adria Maro, el la loko de sia unua halto en Tersatto en Dalmatio, ĝi fine altteriĝis sur monteto apud laŭrarbaro, de kiu poste devenos la nomo Laureto kaj sekve Loreto.
Interne de la Sankta Domo oni kultis ikonon pri la Virgulino, pentritan sur ligno, kiu, pro sia malhela koloro, estigis la tradicion de la kulto al la nigra madono. Pli freŝdataj hipotezoj emas subteni transporton faritan per homa mano de la muroj de la Sankta Domo, kiuj, enŝipigite, alvenis sur la loretan monteton el la Sankta Lando.

