Loretto (Burgenlando)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Loretto en la mapo

Bazaj informoj

Loretto, hungare Lorettom estas malgranda komunumo en Aŭstrio, en federala ŝtato Burgenlando, en distrikto de Eisenstadt-Umgebung.

Situo

La vilaĝo situas inter montetoj. Eisenstadt troviĝas 18 km-ojn.

Historio

La komunumo estis loĝata dum la bronzepoko, poste keltoj vivis tie. Apude oni minis feron. En 1644 tiama bienestro Rudolf Stotzingen portis kopian statuon el Loreto (Italio). Poste en 1651 abatejo kaj preĝejo konstruiĝis danke al Francisko Nádasdy (politikisto). En 1683 la turkoj detruis ĉion. La loĝantaro poste suferis de armeo de Francisko Rákóczi la 2-a, ĉar ili apogis la Habsburgojn. En 1910 281 da loĝantoj loĝis tie, aŭstroj en majoritato, hungaroj en minoritato. Ĝis 1920 Lorettom apartenis al Hungario, al Sopron (reĝa departemento), al distrikto de Kismarton, poste al Aŭstrio. En 1945 la Ruĝa Armeo forrabis ankaŭ la sanktajn lokojn.

Vidindaĵoj