Lori

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Situo de provinco Lori

Lori (armene Լոռու մարզ; kartvele ლორე) estas provinco en norda Armenio. Ĝi limas norde al Kartvelio, okcidente al provinco Ŝirako, sude al Aragacotno kaj Kotajko, en oriento al Tavuŝo. Administra centro de la provinco estas Vanadzor. La area surfaco estas 3.789 km² kaj loĝas tie 253.351 homoj (stato 2002). La klimato estas relative milda, ĉar montara ĉeno protektas norde kontraŭ la malvarmaj fluoj.

En la provinco troveblas la klostroj de Haghpat kaj Sanahin, ambaŭ mondaj kulturheredaĵoj. Ili estis konstruitaj de la 10-a ĝis la 13-a jarcentoj kaj formis - krom la Geghard-klostro - kun siaj bibliotekoj kaj lernejoj la spiritan centron de la mezepoka Armenio.