Lorient
- Koordinatoj: 47°45′N 3°22′U / 47.75°N, 3.367°UKoordinatoj: 47°45′N 3°22′U / 47.75°N, 3.367°U
| Lorient | ||
| bretone: An Oriant | ||
| komunumo | ||
|
Haveno
|
||
|
||
| Oficiala nomo: Lorient | ||
| Moto: Ab Oriente Refulget | ||
| Regno | ||
|---|---|---|
| Regiono | Bretonio | |
| Departemento | Morbihan subprefektejo | |
| Arondismento | Lorient ĉefurbo | |
| Interkomunumreto | Pays de Lorient | |
| Situo | Lorient | |
| - koordinatoj | 47°45′0″N 03°22′0″U / 47.75°N, 3.36667°U | |
| Plej alta punkto | ||
| - alteco | 46 m s. m. | |
| Plej malalta punkto | ||
| - alteco | 0 m s. m. | |
| Areo | 17,48 km² (1 748 ha) | |
| Loĝantaro | 58 148 (2008) | |
| Denseco | 3 326,54 loĝ./km² | |
| Urbestro | Norbert Métairie | |
| Horzono | MET (UTC+1) | |
| - somera tempo | MET (UTC+2) | |
| Poŝtkodo | 56100 | |
| INSEE | 56121 | |
| Retpaĝo: www.Lorient.fr | ||
Lorient (bretonlingve An Oriant) estas marborda urbo en la departemento Morbihan, Francio. Je 30 metroj alte kaj kun 116,174 loĝantoj en 1999, ĝi estas la tria urbo en Bretonio. Ĉiujare tie okazas muzika festivalo : La Festival Interceltique de Lorient kiu amasigas multegajn personojn.
Enhavo |
Historio [redakti]
Komence de l'17-a jarcento nogocistoj komercantaj kun Hindio establis tenejojn tie, en 1628 aliaj aldoniĝis. Poste, en 1664 fondiĝis la franca "Orient-Hindia kompanio" subaŭspicio de la reĝo (Ludoviko la 14-a), kaj la loko iĝis grava komerchaveno, kiu ricevis la nomon "L'Orient" (= Oriento, pro ties destino pri alorienta negoco).
Post gravecoperdo de la alhindia komerco, ĝi iĝis unu el la francaj militistaj havenoj. Dum la Dua mondmilito la urbo estis tute detruita, ĝi estis rekonstruita kiel tutmoderna tutblankkolora urbo.
Ĝemelecoj [redakti]
České Budějovice en Ĉeĥio ekde 1997 ;
Galway en Irlando ekde 1974 ;
Ludwigshafen en Germanio ekde 1963 ;
Ventspils en Latvio ekde 1974 ;
Vigo en Hispanio ekde 1983 ;
Wirral en Britio ekde 1975.
Esperanto-movado [redakti]
Estas gastiganto de Pasporta Servo tie.
Okaze de la eŭropaj balotoj, Eŭropo - Demokratio - Esperanto ricevis 30 voĉdonojn (0,18% de voĉoj) en 2004, kaj 22 voĉdonojn (0,15% de voĉoj) en 2009.

