Lorno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ekzemplo de lorno

Lorno estas optika tuba aparato por observi malproksimajn objektojn.

Lorno konsistas el objektivo, kiu faras realan bildon, kaj okulario, kiu pligrandigas la bildon. Pligrandigo de lorno egalas al rilatumo de fokusaj distancoj de la objektivo kaj de la okulario. Kutime la pligrandigo estas 20-foje aŭ pli. En iuj lornoj oni povas reguli ĝian gradon aŭ instali por tio specialajn okulariojn.

Similan funkciadon havas kelkaj similaj aparatoj, ekzemple periskopo, teleskopo kaj binoklo.

Eksteraj ligiloj

grekeesperante Optikaj instrumentoj, el "Optiko" de János Sárközi (paĝoj 106 kaj sekvaj)