Lorze

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Lorze Lorzentobel.jpg
Lorze Lorzentobel.jpg
Lorze-Ravino en Baar
Longeco 30 km
Alteco de la fonto 724 m
Meznombra trafluo  ? m³/s
Akvokolekta areo km²
Alfluantoj
Alfluas al Reuss
Alteco de la enfluejo 386 m
Rivero en Eŭropo
v  d  r
Information icon.svg

Lorze estas la ĉefa rivero en Kantono Zugo, Svislando.

Enhavo

Priskribo [redakti]

Lorze fontas en Unterägeri el la Lago de Ägeri je alteco de 724 m s.m. La rivero tiam fluas tra la Lorze-Ravino kaj ĉirkaŭ la urbo Baar por tiam en urbo post 16 km ek de la fonto alflui la Lagon de Zugo. En Ĥamo Lorze denove elfluas el la Lago de Zugo, trafluas la komunumon Steinhausen kaj finfine 11 km post la elfluo el la Zuga Lago en Maschwanden meandrante tra la Marĉo de Maschwanden je alteco de 386 m. s.m. ĉe la trilima punkto inter la kantonoj Zuriko, Zugo kaj Argovio alfluas al Reuss.

Komunumoj laŭlonge de Lorze [redakti]

Ĉe la bordo de Lorze situas la komunumoj

Ekstera ligilo   Unterägeri,
Ekstera ligilo   Baar,
Ekstera ligilo   Zugo,
Ekstera ligilo   Ĥamo,
Ekstera ligilo   Steinhausen,
Ekstera ligilo   Hünenberg kaj
Ekstera ligilo   Maschwanden.

Rektigo de la rivero en Zugo [redakti]

Lorze-Kanalo en Zugo

Kadre de la konstruado de la nacia aŭtoŝoseo A4a, kiu je longeco de 3,8 km situas ekzakte sur la antaŭa rivero, oni fosis kanalon pli oriente de la origina riverfluo. Altigante tiel la kapaciton de la akvotrafluo oni samtempe malhelpis regulajn inundojn pri kiuj la regiono antaŭe suferis. Ĉar la nova kanalo alfluas pli for de la elfluejo al la Lago de Zugo ankaŭ pliboniĝis la akvotramiksado de la lago kaj tiel la akvokvalito.

Per la 180 000 m³ elfosmaterialo konsistanta el fajna sablo, kiu ne taŭgis por la stratkonstruado, oni utiligis por alverŝi la artan Lorze-Insulaon en la Lago de Zugo. La insulo nun estas naturrezervejo por birdoj.

Vidu ankaŭ [redakti]

Ekstera ligilo   Listo de riveroj en Svislando

Eksteraj ligiloj [redakti]

Ekstera ligilo   La rivero Lorze en la Historia Leksiko de Svislando
Ekstera ligilo   Retejo de la industrilernpado Lorze