Los-Anĝeleso
Los-Anĝeleso | |||
angle: Los Angeles, hispane: Los Ángeles | |||
urbo | |||
Los-Anĝeleso
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Los Angeles | |||
Kromnomoj: L.A., La urbo de anĝeloj, La amuza ĉefurbo de la mondo | |||
Ŝtato | Usono | ||
---|---|---|---|
Federacia ŝtato | Kalifornio | ||
Kantono | Los-Anĝeleso | ||
Situo | Los-Anĝeleso | ||
- alteco | 71 m s. m. | ||
- koordinatoj | 34° 03′ 00″ N 118° 15′ 00″ U / 34.05000 °N, 118.25000 °U (mapo) | ||
Plej alta punkto | 1548 | ||
- situo | Sisiter Elsie | ||
Plej malalta punkto | 0 | ||
Areo | 1 290,6 km² (129 060 ha) | ||
- de aglomeraĵo | 4 319,9 km² (431 990 ha) | ||
- de lando | 1 214,9 km² (121 490 ha) | ||
- de akvo | 75,7 km² (7 570 ha) | ||
Loĝantaro | 3 849 378 (2006) | ||
- de aglomeraĵo | 17 755 322 | ||
Denseco | 2 982,63 loĝ./km² | ||
- de aglomeraĵo | 4 110 loĝ./km² | ||
Fondita | 4-a de septembro 1781 | ||
Urbestro | Eric Garcetti | ||
Horzono | UTC-08:00 | ||
- somera tempo | UTC-07:00 | ||
Poŝtkodo | 90001-90068, 90070-90084, 90086-90089, 90091, 90093-90097, 90099, 90101-90103, 90174, 90185, 90189 | ||
Telefona antaŭkodo | 213, 310, 323, 424, 661, 818 | ||
Situo de la urbo en Usono
| |||
Situo kadre de Okcidenta Usono
| |||
Situo kadre de Nord-Ameriko
| |||
Vikimedia Komunejo: Los Angeles, California | |||
Retpaĝo: www.lacity.org | |||
Los-Anĝeleso (hispane: Los Ángeles; angle: Los Angeles, signifo La Anĝeloj) estis fondita en la 18-a jarcento kiel meksika farmvilaĝo, kies kompleta nomo estis "Nuestra Señora la Reina de Los Ángeles del Río de Porciúncula", fariĝis mondfama en la 20-a jarcento kiel la loko de Hollywood, centro de la usona kinoindustrio pro la tieaj bona vetero, variega tereno, kaj libereco el tiamaj monopoliistoj de Novjorko (inter ili, Edisono).
Ĝi nun estas la plej granda urbo en Kalifornio, dua plej granda en Usono post Novjorko, kaj la deka plej granda en la mondo. Kvankam nur 3,6 milionoj da homoj loĝas inter la landlimoj de la urbo Los-Anĝeleso mem, pli ol 16 milionoj enloĝas la urban aglomeraĵon de la tri kantonoj Los-Anĝeleso, Orange, kaj Riverside. Laŭ la usona oficiala censo de 2010 estas 3,792,621 da loĝantoj en la propra urbo mem.[1] Ĝi havas terareon de 1,215 km² (469 kv m}, kaj estas situanta en Suda Kalifornio.
La urbo estas la kerno de la pli granda Los-Anĝelesa metropolita areo kaj de la regiono de la Granda Los-Anĝelesa Areo, kiu enhavas 13 milionojn[2] kaj ĉirkaŭ 18 milionojn da personoj en la Kombinita Statistika Areo respektive dum 2010, kio faras ĝin unu el la plej loĝataj metropolitaj areoj en la mondo[3] kaj la dua plej granda en Usono.[4] Los Angeles estas ankaŭ la kantona sidejo de la Kantono Los-Anĝeleso, nome la plej loĝata kaj unu el plej etne diversaj kantonoj de Usono[5], dum la tua areo de Los Angeles mem estis agnoskita kiel plej diversa el la plej grandaj urboj de la lando.[6] La urbaj loĝantoj estas menciitaj kiel Angelenos.[7]
La urbo estas loko de gravaj institucioj kaj eventoj pri ekonomio, scienco, kulturo kaj amuzo. Ĝi dufoje gastigis la olimpikojn, en 1932 kaj en 1984.
Historio
La marbordan regionon, kie nun estas Los-Anĝeleso, dum jarcentoj loĝis indianoj. La unuaj eŭropanoj alvenis en 1542 sub Juan Rodríguez Cabrillo, portugaldevena esploristo, kiu ne setlis tie. Meze de la 16-a jarcento la regiono iĝis parto de la vicreĝlando Nova Hispanio. Vera koloniado fare de hispanoj komenciĝis nur ĉirkaŭ 1769.
La urbo estis fondita de hispanaj koloniistoj en 1781 kun la nomo "El Pueblo de Nuestra Señora la Reina de los Angeles de Porciúncula" (La Urbo de Nia Sinjorino la Reĝino de la Anĝeloj de Porciúncula). La nomo devenis de tiu de kapelo aparteninta al la Sankta Francisko, kies kultantoj regadis la hispanan koloniadon de Kalifornio kaj konstruis multajn misiejojn tra la ŝtato. (Ili donis la nomon de sia majstro al la alia urbego de Kalifornio, Sanfrancisko.) Iom post iom, la nomo mallongiĝis al la nuna "Los Angeles" (prononcita angle "lasANĝelis", hispane "losANĥeles") kaj ofte simple al "L.A." (elej') kaj oficiale City of Los Angeles.
En 1821 ĝi iĝis parto de sendependiĝanta Meksiko. Post la Meksika-Usona Milito ĝi en 1848 per la traktato de Guadalupe Hidalgo estis kaptita de Usono, kiu en 1950 oficiale igis Kalifornion usona subŝtato.
Dum la fino de la 19-a kaj 20-a jarcentoj la urbo kreskadis, ĝis ĝi fariĝis la plej granda en Kalifornio. Los-Anĝeleso fifamiĝis pro malbona situacio inter rasoj. Nigrahaŭtuloj tumultis tie en 1965 kaj 1992, kiel protesto kontraŭ brutaleco polica kaj la malegala ekonomia situacio.
Klimato
Los-Anĝeleso havas mediteranean aŭ subtropikan klimaton. Tro grandaj diferencoj ne estas inter la monatoj. Jare pluvas po 305 mm (laŭ aliaj 385; tre malofte neĝas). Laŭ la klasifiko de Köppen la klimato de la marbordaj partoj estas Csb kaj de la aliaj Csa.
Mezaveraĝe estas rimarkebla pluvo nur je 35 tagoj en jaro, kaj preskaŭ nur en vintro kaj printempo. La renkonto de varma kaj malvarma aero (de la enlandaj dezertoj kaj de la maro) ofte kaŭzas nebulojn aŭ nubojn, precipe en printempo. Tia vetero ofte malhelpas la forblovon de haladzo, kiu tiam kolektiĝas en kaj ĉirkaŭ la urbo.
Geologia situo
La regiono de Los-Anĝeleso situas en la pacifika fajro-ringo, zono de sismologia nestabileco. Ĉiujare okazas proksimume 10.000 tertremoj[8].
Kelkaj marbordaj lokoj de la urbo estas sub certa risko de cunamoj. Post la Granda Ĉilia Tertremo en 1960 cunamo damaĝis kelkajn havenojn.
Famuloj
- en Los-Anĝeleso naskiĝis:
- en Los-Anĝeleso mortis:
- hungara operkantisto Kálmán Pataky
- hungara aktorino Éva Szörényi
- hungara ministro Tibor Scitovszky
- en Holivudo mortis hungara aktoro Oszkár Beregi
Ĝemelurboj
- Ŝablono:Flagikono Eilat, Izraelo (1959)
- Ŝablono:Flagikono Nagoja, Japanio (1959)
- Ŝablono:Flagikono Salvador, Brazilo (1962)
- Ŝablono:Flagikono Bordeaux, Francio (1964)
- Ŝablono:Flagikono Berlino, Germanio (1967)
- Ŝablono:Flagikono Lusako, Zambio (1968)
- Ŝablono:Flagikono Meksikurbo, Meksiko (1969)
- Ŝablono:Flagikono Auckland City, Nov-Zelando (1971)
- Ŝablono:Flagikono Busan, Sud-Koreio (1971)
- Ŝablono:Flagikono Mumbai, Barato (1972)
- Ŝablono:Flagikono Tehrano, Irano (1972)
- Ŝablono:Flagikono Tajpejo, Tajvano
- Ŝablono:Flagikono Guangzhou, Ĉinio
- Ŝablono:Flagikono Ateno, Grekio (1984)
- Ŝablono:Flagikono Sankt-Peterburgo, Rusio (1984)
- Ŝablono:Flagikono Vancouver, Kanado (1986)
- Ŝablono:Flagikono Giza, Egiptio (1989)
- Ŝablono:Flagikono Ĝakarto, Indonezio (1990)
- Ŝablono:Flagikono Kaunas, Litovio (1991)
- Ŝablono:Flagikono Makati, Filipinoj (1992)
- Ŝablono:Flagikono Split, Kroatio (1993)
- Ŝablono:Flagikono San Salvador, Salvadoro (2005)
- Ŝablono:Flagikono Bejruto, Libano (2006)
- Ŝablono:Flagikono Ischia, Italio (2006)
- Ŝablono:Flagikono Erevano, Armenio (2007)
Esperantistoj en Los-Anĝeleso
Bildoj
-
La turo de la biblioteko en Los-Anĝeleso
-
Negocista kvartalo en Los-Anĝeleso
-
Nokta bildo pri Los-Anĝeleso
Eksteraj ligiloj
greke http://www.ci.la.ca.us greke http://www.lacity.org greke http://www.lacvb.com greke http://www.usc.edu/isd/archives/la greke http://vladimir-okc.narod.ru/UU-html/truu39.htm Unuetaĝa Usono ĉ.39 "Lando de Dio" en Esperanto
Vidu ankaŭ
- Listo de milionurboj
- Plej grandaj urboj (laŭ enloĝantaro)
Notoj
- ↑ U.S. Census Bureau Releases Data on Population Distribution and Change in the U.S. Based on Analysis of 2010 Census Results. U.S. Census Bureau (24a de Marto, 2010). Alirita 28a de Septembro, 2011.
- ↑ Annual Estimates of the Population of Metropolitan and Micropolitan Statistical Areas (CBSA) – United States Census Bureau
- ↑ City Populations – World City Population, Biggest Largest Cities in the World. Worldatlas.com. Alirita September 28, 2011.
- ↑ Population and Housing Occupancy Status: 2010 – United States – Metropolitan Statistical Area. U.S. Census Bureau. Alirita 28a Septembro, 2011.
- ↑ Les Christie. "The most ethnically diverse counties in the United States", CNN, 9a de Aŭgusto, 2007. Kontrolita 28a de Septembro, 2011.
- ↑ The Top 10 Most Diverse Cities in America. cnbc.com. Alirita 28a de Septembro, 2011.
- ↑ Banham, Reyner. (1973) Los Angeles: The Architecture of Four Ecologies. Pelican Books. ISBN 0140211780.
- ↑ Earthquake Facts (angle) (HTML). Earthquake Hazards Program. USGS. Alirita 2012-12-16. “(15) Each year the southern California area has about 10,000 earthquakes.”.
|