Los-Anĝeleso
| Los-Anĝeleso | |||
| angle: Los Angeles, hispane: Los Ángeles | |||
| urbo | |||
|
Los-Anĝeleso
|
|||
|
|||
| Oficiala nomo: Los Angeles | |||
| Kromnomoj: L.A., La urbo de anĝeloj, La amuza ĉefurbo de la mondo | |||
| Ŝtato | |||
|---|---|---|---|
| Federacia ŝtato | Kalifornio | ||
| Kantono | Los-Anĝeleso | ||
| Situo | Los-Anĝeleso | ||
| - alteco | 71 m s. m. | ||
| - koordinatoj | 34°03′00″N 118°15′00″W / <span class="geo-dec geo" title="Mapoj, elĉielaj bildoj kaj aliaj datumoj por 34.05 Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *">34.05°N, Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo < | ||
| Plej alta punkto | 1548 | ||
| - situo | Sisiter Elsie | ||
| Plej malalta punkto | 0 | ||
| Areo | 1 290,6 km² (129 060 ha) | ||
| - de aglomeraĵo | 4 319,9 km² (431 990 ha) | ||
| - de lando | 1 214,9 km² (121 490 ha) | ||
| - de akvo | 75,7 km² (7 570 ha) | ||
| Loĝantaro | 3 849 378 (2006) | ||
| - de aglomeraĵo | 17 755 322 | ||
| Denseco | 2 982,63 loĝ./km² | ||
| - de aglomeraĵo | 4 110 loĝ./km² | ||
| Fondita | 4-a de septembro 1781 | ||
| Urbestro | Antonio Villaraigosa | ||
| Horzono | PTZ (UTC-8) | ||
| - somera tempo | PTZ (UTC-7) | ||
| Poŝtkodo | 90001-90068, 90070-90084, 90086-90089, 90091, 90093-90097, 90099, 90101-90103, 90174, 90185, 90189 | ||
| Telefona antaŭkodo | 213, 310, 323, 424, 661, 818 | ||
| Retpaĝo: www.lacity.org | |||
Los-Anĝeleso (hispane: Los Ángeles; angle: Los Angeles) estis fondita en la 18-a jarcento kiel meksika farmvilaĝo, kies kompleta nomo estis "Nuestra Señora la Reina de Los Ángeles del Río de Porciuncula", fariĝis mondfama en la 20-a jarcento kiel la loko de Hollywood, centro de la usona kinoindustrio pro la tieaj bona vetero, variega tereno, kaj libereco el tiamaj monopoliistoj de Novjorko (inter ili, Edisono).
Ĝi nun estas la plej granda urbo en Kalifornio, dua plej granda en Usono, kaj la deka plej granda en la mondo. Kvankam nur 3,6 milionoj da homoj loĝas inter la landlimoj de la urbo Los-Anĝeleso mem, pli ol 16 milionoj enloĝas la urban aglomeraĵon de la tri kantonoj Los-Anĝeleso, Orange, kaj Riverside.
Enhavo |
[redakti] Historio
Fondita de hispanaj koloniistoj en 1781 kun la nomo "El Pueblo de Nuestra Señora la Reina de los Angeles de Porciúncula" (La Urbo de Nia Sinjorino la Reĝino de la Anĝeloj de Porciúncula). La nomo devenis de tiu de kapelo aparteninta al la Sankta Francisko, kies sektanoj regadis la hispanan koloniadon de Kalifornio kaj konstruis multajn misionejojn tra la ŝtato. (Ili donis la nomon de sia majstro al la alia urbego de Kalifornio, Sanfrancisko.) Iom post iom, la nomo mallongiĝis al la nuna "Los Angeles" (prononcita angle "lasANĝelis", hispane "losANĥeles") kaj ofte simple al "L.A." (elej').
Dum la malfrua jarcento XIX kaj jarcento XX, la urbo kreskadis, ĝis ĝi fariĝis la plej granda en Kalifornio. Los-Anĝeleso fifamiĝis pro malbona situacio inter rasoj. Nigrahaŭtuloj tumultis tie en 1965 kaj 1992, kiel protesto kontraŭ brutaleco polica kaj la malegala ekonomia situacio.
[redakti] Klimato
Los-Anĝeleso havas mediteranean aŭ subtropikan klimaton. Tro grandaj diferencoj ne estas inter la monatoj. Jare pluvas po 305 mm (tre malofte neĝas).
[redakti] Ĝemelurboj
Eilat, Izraelo (1959)
Nagoja, Japanio (1959)
Salvador, Brazilo (1962)
Bordeaŭ, Francio (1964)
Berlino, Germanio (1967)
Lusako, Zambio (1968)
Meksikurbo, Meksiko (1969)
Auckland City, Nov-Zelando (1971)
Busan, Sud-Koreio (1971)
Mumbai, Barato (1972)
Tehrano, Irano (1972)
Tajpejo, Tajvano
Guangzhou, Ĉinio
Ateno, Grekio (1984)
Sankt-Peterburgo, Rusio (1984)
Vancouver, Kanado (1986)
Giza, Egipto (1989)
Ĝakarto, Indonezio (1990)
Kaunas, Litovio (1991)
Makati, Filipinoj (1992)
Split, Kroatio (1993)
San Salvador, Salvadoro (2005)
Bejruto, Libano (2006)
Ischia, Italio (2006)
Erevano, Armenio (2007)
[redakti] Esperantistoj en Los-Anĝeleso
[redakti] Bildoj
[redakti] Eksteraj ligiloj
http://www.ci.la.ca.us
http://www.lacity.org
http://www.lacvb.com
http://www.usc.edu/isd/archives/la
http://vladimir-okc.narod.ru/UU-html/truu39.htm Unuetaĝa Usono ĉ.39 "Lando de Dio" en Esperanto
[redakti] Vidu ankaŭ
- Listo de milionurboj
- Plej grandaj urboj (laŭ enloĝantaro)
|
||||||