Los Hinojosos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Los Hinojosos
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Kvenko
Poŝtkodo 16417
Retpaĝaro []
Politiko
Urbestro Maria Gloria Bobillo Ortega (Partido Popular)
Demografio
Loĝantaro 940  (2013)
Loĝdenso 8,25 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 36′ N, 2° 50′ U (mapo)39.604166666667-2.8258333333333Koordinatoj: 39° 36′ N, 2° 50′ U (mapo)
Alto 768 m [+]
Areo 113,95 km² (11 395 ha)
Horzono Mezeŭropa tempo [+]
Los Hinojosos (Hispanio)
Los Hinojosos (Hispanio)
DEC
Los Hinojosos
Los Hinojosos
Situo de Los Hinojosos

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Los Hinojosos [+]
vdr
Situo de la Provinco Kvenko en Hispanio

Los Hinojosos [losinoĥOsos] (La Fenkolejo) estas municipo de Hispanio, en la Provinco Kvenko, regiono de Kastilio-Manĉo.

Loĝantoj

La loĝanto nomiĝas Hinojoseño. La censita populacio en 2013 estis de 940 loĝantoj kaj la denseco estas de 8,25 loĝ/km².

Situo

Los Hinojosos estas situanta en la orienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Kvenka Manĉo en la sudokcidenta parto de la Provinco Kvenko, je altitudo de 768 m; je 96 km el Kvenko, provinca ĉefurbo, kaj je 130 km el Madrido. La areo de ties teritorio estas de 113.95 km². La geografiaj koordinatoj estas 39°36′15″N 2°49′33″Ok.

Historio

Konfliktoj de epoko de feŭdismo kaj agado de la Ordeno de Santiago, kies kruco aperas en la blazono, rezultis en stranga duonigo de la vilaĝo en 1232, ĉar ĝi estis konstruita ambaŭflanke de iama vojo, kiel Hinojoso de la Orden (de la Ordeno) kaj Hinojoso del Marquesado (de la Markizo), kies loĝantoj eĉ devis kundividi la uzadon de la centra puto, dividita de lima ŝtono. Tio rezultis en iama konkurenco kaj rivaleco inter la loĝantoj de ambaŭ duonoj de la vilaĝo kaj eĉ en relativa endogamio.

Dum la 14a jarcento la vilaĝo suferis konstantajn konfliktojn inter senjorlandoj.

Ekonomio

Agrikulturo (kikeroj, ajloj, lentoj, vino, olivoleo, cerealoj), ĉasado kaj brutobredado (fromaĝoj) tradicie. Servoj kaj loĝejoj.

Notoj


Vidu ankaŭ