Los Santos (Panamo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Panama - Los Santos.svg

Los Santos (La Sanktuloj) estas provinco de Panamo, situanta en la sudo de la duoninsulo Azuero. La urbo Las Tablas estas ĝia ĉefurbo kaj la plej loĝata loko. Ĝi konsistas el la distriktoj Los Santos, Guararé, Las Tablas, Macaracas, Pedasí, Pocrí kaj Tonosí.

Kun areo de 3 809,4 km² kaj 89 592 loĝantoj, ĝi limas sude kaj oriente kun la oceano Pacifiko, norde kun la provinco Herrera kaj okcidente kun la provinco Veragŭo.

La moderna provinco Los Santos estis kreita en januaro 1945 anstataŭante la ne plu ekzistanta Azuero .