Los Secretos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Los Secretos en la Placo de Hispanio de Palma de Mallorca en februaro de 2009.
Los Secretos en Las Ventas en oktobro de 2008.

Los Secretos (La Sekretoj) estas grupo de pop-muziko hispana fondita en Madrido kaj kiu ekkarieris el la 1980-aj jaroj al la aktualo. Oni asociis ilin kun la movado kutime nomata kiel Madrida Movida, kaj aperis en dokumentaloj en hispana televido RTVE komence per[1] la Koncerto omaĝo al Canito; ili preferis ĉiam identiĝi kun la grupoj elirintaj laŭ la influo de la brita New Wave.

Historio[redakti | redakti fonton]

La membraro ege ŝanĝis. Dekomence pro la sekvaj mortoj de du tamburaristoj, nome Canito kaj poste ties anstataŭanto same komponisto kaj kantisto Pedro A. Díaz; ambaŭ ege influis en la grupo). La ĉefa kerno de Los Secretos estis komponita de la fratoj Urquijo (1980-1984): Javier Urquijo (nur komence), Enrique Urquijo (ĝis sia morto en 1999) kaj Álvaro Urquijo. Krome Jesús Redondo, Nacho Lles kaj Steve Jordan formis parton de la grupo en 1986. La aktualan grupon komponas Álvaro Urquijo (voĉo kaj gitaroj), Ramón Arroyo (gitaroj), Jesús Redondo (klavaro) kun Juanjo Ramos (baso) kaj Santi Fernández (tamburoj) - tiu du kutimaj muzikistoj sed ne membroj fakte.

Los Secretos agadis dum pli da tridek jaroj, kaj danke al nombraj kantoj konsiderataj jam klasikaj (inter kiuj Déjame (Lasu min), Sobre un vidrio mojado (Sur malseka vitro), Quiero beber hasta perder el control (Mi volas drinki ĝis kontrolperdo) kaj Pero a tu lado (Sed je via flanko)), ili iĝis unu el la grupoj plej gravaj de la historio de la pop-muziko hispana.

Ili plie profesie sukcesis dum la 1990-aj jaroj, kiam ili eldonis la albumojn Adiós tristeza kaj Cambio de planes kaj poste la kolekto Grandes éxitos. Krizo alvenis en 1999 pro la morto de Enrique Urquijo, dura frapo kiu paradokse kontribuis al renaskiĝo de la bando per la publikigo de la albumo omaĝa A tu lado en 2000, kiu ĝuis kunlaboradon de nombraj konataj artistoj. En 2002 Los Secretos revenis per nova albumo studia laŭ estrado de Álvaro Urquijo kaj poste ili publikigis novan kolekton celebre de la 30jariĝo de la grupo kaj du koncertajn registraĵojn.

Diskaro[redakti | redakti fonton]

Studiaj albumoj[redakti | redakti fonton]

  • Los Secretos (1980) Polydor
  • Los Secretos (1981) Polydor
  • Todo sigue igual (1982) Polydor
  • Algo más (1983) Polydor
  • El primer cruce (1986) Twins
  • Continuará (1987) Twins
  • La calle del olvido (1989) Twins
  • Adiós tristeza (1991) Twins
  • Cambio de planes (1993) Dro
  • Dos caras distintas (1995) Dro
  • Sólo para escuchar (2002) Dro
  • Una y mil veces (2006) Dro

Koncertaj albumoj[redakti | redakti fonton]

  • Directo (1988) Twins
  • Con cierto sentido (2003) Dro
  • Gracias por elegirme - Las Ventas 10 octubre de 2008 (2008) Dro

Rekolektoj[redakti | redakti fonton]

  • Lo mejor (1985)
  • La historia de Los Secretos (1996)
  • Grandes éxitos (1996)
  • Grandes éxitos II (1999)
  • A tu lado - Un homenaje a Enrique Urquijo (2000)
  • Grandes éxitos, ed. revisada y remasterizada (2001)
  • 30 años (2007)

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Libreto de Los Secretos, Grandes éxitos, ed. revisada y remasterizada. DRO East-West, 2001.
  • Enrique Urquijo, Adios tristeza, de Miguel A. Bargueño. Rama Lama Music, 2005.
  • Libreto de Los Secretos, 30 años. Warner Music Spain, 2007.
  • Los Secretos, Nada más, de Marta Pich. Sepha, 2007.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. rtve (8 de oktobro 2008). Popgrama: concierto de Tos (vídeo informativo). Corporación de Radio y Televisión Española. Alirita 6-a de februaro 2010.