Los Teques

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Los Teques
urbo • urbego

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 251 200  (2013) [+]
Geografio
Geografia situo 10° 20′ N, 67° 2′ U (mapo)10.341111111111-67.040555555556Koordinatoj: 10° 20′ N, 67° 2′ U (mapo) [+]
Alto 1 200 m [+]
Horzono UTC-04:00 [+]
Los Teques (Miranda)
Los Teques (Miranda)
DEC
Los Teques
Los Teques
Situo de Los Teques
Los Teques (Venezuelo)
Los Teques (Venezuelo)
DEC
Los Teques
Los Teques
Situo de Los Teques

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Los Teques [+]
vdr

Los Teques estas ĉefurbo de subŝtato Miranda, urbego kaj diocezo en norda Venezuelo. Ĝi apartenas al urbaro de Karakaso.

Panoramo en Los Teques

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

---

Vojo en Los Teques

Geografio[redakti | redakti fonton]

Los Teques situas en norda Venezuelo en altebenaĵo. Baruta troviĝas 19, Karakaso 21, Petare 28, Valencio (Venezuelo) 108, Barquisimeto 252, Barcelono (Venezuelo) 257, Coro (Venezuelo) 311, Barinas (Barinas) 397, Maturín 428, Bolívar (urbo) 456, Cabimas 483, Marakajbo 505, Guayana (urbo) 530, San Cristóbal (Venezuelo) 638 km.

Historio[redakti | redakti fonton]

Vido en Los Teques

Los Teques estis fondita en 1777, pli frue indiĝenoj vivis en tiu loko. Ili fervore rezistis kontraŭ hispanaj oroserĉantoj. La urbo poste iĝis feriejo de Karakaso. Los Teques estis nomita ĉefurbo de Miranda en 1927. Nun ĝi estas dormourbo de Karakaso.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Los Teques estas dormourbo de Karakaso, tamen ekde la 1970-aj jaroj la industriiĝo komenciĝis. Oni produktas meblojn, vitrojn, krome oni okupiĝas pri komerco kaj turismo.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Strato en Los Teques

En Los Teques la averaĝa jara temperaturo varias inter 18-26 °C. La seka sezono daŭras inter decembro kaj marto kun 10-23 °C. La alia estas la pluvsezono. La komenco de ĉi tiu sezono estas markita de altaj temperaturoj ĝis 29 °C kun malsekaj noktoj kaj malstabila vetero.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

El Los Teques la plej grava ĉefvojo kuras al Karakaso, ekde 2006 ankaŭ metroo trafikas.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Katedralo de Los Teques

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]