Los Villares de Soria

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Los Villares de Soria
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 42180 • 42162
Demografio
Loĝantaro 82  (2023) [+]
Loĝdenso 6 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 52′ N, 2° 21′ U (mapo)41.864444444444-2.3555555555556Koordinatoj: 41° 52′ N, 2° 21′ U (mapo) [+]
Alto 1 060 m [+]
Areo 14,37 km² (1 437 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Los Villares de Soria (Provinco Sorio)
Los Villares de Soria (Provinco Sorio)
DEC
Los Villares de Soria
Los Villares de Soria
Situo de Los Villares de Soria
Los Villares de Soria (Hispanio)
Los Villares de Soria (Hispanio)
DEC
Los Villares de Soria
Los Villares de Soria
Situo de Los Villares de Soria

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Narros [+]
vdr

Los Villares de Soria [losbiLJAres deSOrja] estas municipo de Hispanio, en la regiono Kastilio kaj Leono, en la provinco Sorio kaj en la komarko Campo de Gómara en la oriento de la provinco, foje atribuita ankaŭ al la subkomarko Almarza.

La loknomo Los Villares de Soria estas etimologie komprenebla kiel La Vilaĝoj de Soria. Iam ĝi nomiĝis Los Villares de Almajano ĉar estis hejmo de la servistoj de la nobeloj kaj gravuloj de Mesto kiuj loĝis en Almajano.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Campo de Gómara en la oriento de la provinco Sorio.
Loko de Los Villares de Soria en la provinco Sorio.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 14,37 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 81 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis preskaŭ 300 loĝantojn el la 1910-aj jaroj.

Ĝi distas 22 km de Sorio, provinca ĉefurbo. La municipa teritorio enhavas loĝlokojn La Rubia, Pinilla de Caradueña kaj Los Villares de Soria. Ĝi limas kun Ausejo de la Sierra, Aldealices, Aldealseñor, Cirujales del Río kaj Almajano.

Historio[redakti | redakti fonton]

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 10-a jarcento. En la Censo de Pecheros de 1528 oni registris 24 pecheros, tio estas impostopagantaj familioj.​ En frua dokumento ĝi aoeras kiel nur Los Villares, formante parton de la Sexmo de San Juan.

Meze de la 19-a jarcento la municipa teritorio pliiĝis ĉar aligis Pinilla de Caradueña kaj La Rubia (La Blondulino).

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj), forstado, manĝoproduktado kaj transmigra brutobredado (ŝafoj kaj bovoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun kultura kaj rura turismo, piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj estas la preĝejoj, tradicia arkitekturo kaj tiel plu.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]