Los de abajo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Los de abajo (La subuloj, 1915) estas la plej konata romano de la meksikia verkisto Mariano Azuela, kiu verkis ĝin tuje post la tiea revolucio de 1914 kaj la kontraŭstaro de Villa kaj Carranza.

Tekniko[redakti | redakti fonton]

Pri la teknikaj ecoj oni diru, ke ĉi tie oni montras tre modernajn konstruajn strukturojn kiuj ĵus aperis en la amerika kaj eŭropaj literaturoj, ekzemple la rakontisto de tiu romano ne ĉion scias kaj estas nur iomete pli ol atestanto: li ne nur ne estas ĉioscia, sed ankaŭ li scias nur tiom kiom liaj roloj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La plej ĉefa rolulo estas Demetrio Macías, kamparana revoluciestro, de la ŝtato de Zacatecas, kiu iris kun la revoluciuloj pli ol pro sia idearo pro malfacilaĵo kun la kaciko Don Mónico, kiu suspektas lin revoluciulo. Tiuj revoluciuloj estas pro tio ne multe konsciaj kaj tio surprizigis novan revoluciulon Luis Cervantes, pri kio oni rakontas ian aman historion. Poste la revoluciuloj venkis en batalo kaj sukcese kuniĝis kun generalo Natera por partopreni konkeradon de urbo Zacatecas kontraŭ la registara armeo. Demetrio revenis ĉe li jam ĉiopova kaj venĝis al la kaciko per brulado de lia hejmo. Oni rakontas ankaŭ aman historion de Demetrio.

Post tio Demetrio kuniĝis denove kun Natera. Okazis malfacilaĵoj inter la revoluciuloj pro disiĝo inter Pancho Villa kaj Carranza, tre konataj meksikiaj revoluciuloj (oni estas en 1914). Cervantes abandonis la revolucion kaj foriras en Usonon. Villa estis malvenkita en 1915, Demetrio revenis en sia regiono, sed la anoj de Carranza ankaŭ tie venkis la anojn de Villa, do la situacio de la revoluciaj kamparanoj estas je la fino eĉ pli malbona ol komence.

Politika signifo[redakti | redakti fonton]

Tre interesa eco de la romano estas la kritika bildo, kiun la verkisto svingas pri la meksikia revolucio. Unue estas senordo, due senscio kaj trie malsimileco inter revoluciuloj. Tio lasta klare videblas en la malsimileco inter la revoluciaj ĉefroluloj: Demetrio, Cervantes, Natera, Villa, Carranza, ktp. La kritiko estas pli akceptinda, ĉar la aŭtoro estas revoluciuloj li mem kaj krome li verkas la historion samjare de ties okazo. Tiele la romano iĝas grava atestilo kaj la unua ŝlosilo kiu permesas postajn kontribuojn pri la sama temo.

Precize pro tio, ke la verkisto estis revoluciulo, li interesiĝas pri la kialoj de la malvenko de la revolucio kaj klopodas apartigi ilin por postaj revoluciaj eventoj. Tiamaniere revolucio sukcesus. Tamen fone estas ĉiam amara grundo kaj ebla necerteco, ke vere revolucio venka eblos. Tia pesimismo videblas ekzemple en la fakto, ke la plej parto de la roluloj ne havas fortikan bazidearon.

Roluloj[redakti | redakti fonton]

La kialoj pro kio Demetrio estas revolucia jam estis diritaj: nur personaj malfacilaĵoj kontraŭ la kaciko, sed ne vere politikan proponaĵon; li estas tamen vere tipa revoluciulo, devigita esti tio pro cirkonstancoj kaj lerni kio estas revolucio dum ties okazo. Ankaŭ Venancio ne havas komence klaran idearon, sed li estas nur kontraŭleĝulo.

Aliaj revoluciuloj iĝas tiaj pro pli personaj kialoj, ekzemple tiuj kiuj faras tion pro amikeco kun revoluciuloj kiel ekzemple El Meca aŭ la virinoj kies rolo kaj en la romano kaj en la revolucio ŝajnas nur tiu de kunuloj aŭ akompanantoj kaj ne de veraj agantoj.

Fine aliaj revoluciuloj estas pli malfavore traktataj kiel Cervantes mem kiu abandonas la revolucion por iri al Usono (malamiko), sed aspektas kvazaŭ kaŝilo por la verkisto mem, ĉar vere tiu rolo havas familinomon de konatega verkisto kaj liaj kialoj estas pli konsciaj ol tiuj de aliaj revoluciuloj. Pli malfavore bilditaj estas tiuj revoluciuloj kiuj perfortas -Manteca- au rekte diktatorecas nehome, kiel el Güero Margarito.