Lotario

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lotario
drama muzika verko
Aŭtoroj
Lingvoj
Lingvo itala lingvo
Eldonado
Eldondato 18-a jarcento
vdr

Lotario (HWV 26) estas opero en tri aktoj de la germana komponisto Georg Friedrich Händel.

Historio[redakti | redakti fonton]

Post la nuligo de la Royal Academy of Music (angle por «reĝa akademio de muziko») en meza 1728, Händel kaj Johann Jacob Heidegger starigis novan operakademion. En februaro 1729 Händel vojaĝis en Italion por varbi novajn, pli malmultkostajn kantistoj. Sed li ankaŭ volis ekkoni novaĵoj de la itala muzikvivo, ĉar li laste vizitis tie antaŭ dek jaroj. Inter aliaj li trovis la kantistino Anna Maria Strada, sed ne sukcesis varbi faman, italan kantiston Farinelli.

Fine de junio li revenis al Londono kaj komencis la unuan verkon por la nova operakademio: La skribado de Lotario finiĝis la 16-a de novembro. La teksto de Giacomo Rossi, kiu historie bazas sur la konkuro pri la imperata moŝto inter Otto I kaj Berengar II, ricevis la nomon «Lotario» (kiu asocias kun la nomo Otto). La praprezento okazis je la dua decembro de 1729. Pliaj naŭ prezentoj sekvis, sed ŝajne apenaŭ entuziasmigis la spektantaro.

Personoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Albert Scheibler: Sämtliche 53 Bühnenwerke des Georg Friedrich Händel, ISBN 3-928010-05-0 (germanlingve)