Lothar von Trotha

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Generalo Lothar von Trotha

Adrian Dietrich Lothar von Trotha (3-an de julio 1848 en Magdeburg - 31-an de marto 1920 en Bonn) estis prusa generalo de la infanterio, respondeculo pri masakro de hereroj.

Li enpaŝis la prusan armeon en 1865, li partoprenis en la prusa-aŭstra kaj germana franca militoj. Li gvidis en 1900 orientazian infanterion dum la boksera ribelo. Li iĝis en 1904 komandanto de la imperiestra germana defenda grupo en germana Sud-Afriko. Lia tasko estis superi la ribelon de la herero-popolo. Li venkis la hererojn kaj pelis ilin en la dezerton. Dekmil soldatoj de la generalo kunpremis la rifuĝantajn familiojn el tri flankoj - ĉe montoj de Waterberg - kaj ili restis la elirvojo nur en la dezerton. Mortis 65-105.000 hereroj en la buĉado kaj en la sekvaj neniigoj de la hereraj vilaĝoj.

La germanaj trupoj okupis la akvorezervejojn en la ĉirkaŭo kaj pafis je ĉiu herero, kiu alproksimiĝis la putojn, akvojn. Dekmiloj mortis pro soifo en la Omaheke-dezerto. Oni rigardas la masakron de la hereroj kiel la unuan popolmurdon fare de la germanoj.

Li forlasis la landon en 1905 kaj iĝis malfavorita ĉe la imperiestro pro ties traktado de la ribelo. Je lia alveno, la imperiestro demonstrative ne akceptis lin.

Pardonpeto de liaj posteuloj

En oktobro 2007, veturis la posteuloj kaj membroj de la von-Trotha-familio je invito de la Herero-monarĥo al Omaruru. Ili publike pardonpetis.