Lotus Notes

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lotus Notes
Lasta stabila versio 14.0.0
Programlingvo C++, Java, C, HTML
Retejo www.hcltechsw.com/domino
vdr

Lotus Notes estas kunlabora programaro. Ĝi ekestis en 1984 de la kompanio Iris Associates posta subfirmao de Lotus Development Corporation, kiu estis poste transprenata de IBM. Lotus Notes apartenas al la kategorio Groupware kaj estas uzata de pli ol 100 milionoj da uzantoj tutmonde.

Ekde la versio 4.5 la nomo Lotus Notes estas reduktita al la klient-softwaro por ordinaraj uzantoj, dum la datumbazo (servila flanko) nomiĝis Lotus Domino. Tamen oni parolas pri Notes- aŭ Domino-datumbazo laŭplaĉe.

La baza pakaĵo de Lotus Notes entenas multajn ilojn por organizi komunan laboron (retmesaĝoj, kalendaro, diskutoj, ktp.) kies kodo estas videbla kaj adaptebla al propraj bezonoj. Eblas uzi diversajn programlingvojn, nome Lotus Script, sed ankaŭ Java Script, Java kaj por montri datumojn HTML kaj XML.

Lotusphere[redakti | redakti fonton]

Ĉiujare en januaro kelkmiloj el la utiligantoj kaj evoluantoj de Lotus-Produktoj kunvenas en Orlando, Florido por kelkaj tagoj kaj informiĝas pri la plej novaj atingaĵoj. La aranĝo Lotusphere havas mitan karakteron en la tutmonda socio kaj konsistas ankaŭ el sociaj eventoj (bankedoj, komuna vizito de unu el la Theme-Parks de DisneyUniversal Studios).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]