Lotus berthelotii

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Lotus berthelotii (aŭ papaga beko) estas plurjara planto, endemia en la Kanariaj insuloj, ĉefe sur Tenerifo.

La planto travivis la homan detruon danke al sia beleco, al la ruĝaj floroj kaj la pinglosimilaj arĝentaj folioj. La setliĝintoj ekplantis ĝin kiel ornamplanton en siaj ĝardenoj. Poste ĝi disvastiĝis ekster la insuloj kiel ornamplanto.