Lotusa efiko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ekzemplo por la lotusa efiko
Surfaco de la lotusfolio

La lotusa efiko (lotusefiko) preskaŭ komplete evitas la malsekigon de iu surfaco, kiel oni povas vidi ĉe lotuso. La akvo, kiu gutas sur la folion, kunportas malpuraĵon - kaj la lotusa efiko evitas la malpurigon per tio. Ankaŭ aliaj plantoj, ekzemple tropeolo (Tropaeolum), fragmito (Phragmites) aŭ brasiko (Brassica oleracea) uzas tiun efikon, same kiel multaj bestoj, ekzemple insektoj ĉe siaj flugiloj.

Funkcio[redakti | redakti fonton]

La surfaco de la funelforma lotusfolio estas kovrata per malgrandaj elstaraĵoj kaj sur tiuj troviĝas vakso. Akvogutoj, kiuj falas sur la lotusfolion, plumoviĝas antaŭ ol ili povas malsekigi la surfacon de la folio.

Signifo[redakti | redakti fonton]

Malpuraĵo reduktas la fotosintezon. La biologia utilo por plantoj estas la protekto kontraŭ malsanoj per fungoj kaj mikroorganismoj kaj kontraŭ surkresko per algoj.

Tiu efiko ankaŭ validas por insektoj, kiuj per siaj gamboj ne povas purigi ĉiujn lokojn sur siaj korpoj.

Teknika aplikado[redakti | redakti fonton]

  • La unua produkto estis en la jaro 1999 la mempuriĝanta fasadkoloro Lotusan.
  • Ĉe vojimpostaj kameraoj en Germanio troviĝas mempuriĝantaj vitroj de la firmao Ferro GmbH.
  • La firmao Degussa AG evoluigis prototipojn de plastoj kaj sprajoj kun la lotusa efiko.

Atentigo: Tia maniero de mempurigo helpas nur kontraŭ likvaj solvaĵoj kaj estas tial nenia protekto kontraŭ grafitioj. En la varbado oni ofte intence miksas la lotusan efikon kun „efiko de facila purigo“ de iuj surfacoj.

Esplorhistorio[redakti | redakti fonton]

La fenomeno de la mempuriga kapablo de lotuso estas konata en Azio ekde ĉirkaŭ 2000 jaroj; lotuso estas inter aliaj la simbolo por pureco en la budhismo. Finfine komence de la 1970-aj jaroj la botanikisto Wilhelm Barthlott esploris la efikon per rastrumelektrona mikroskopo. Unue li esploris la tropeolon, poste kun C. Neinhuis la lotuson. Ekde la 1990-aj jaroj multe da literaturo kaj patentoj ekzistas. Wilhelm Barthlott gajnis kelkajn premiojn: 1997 "Karl-Heinz Beckurts Preis", en 1998 li estis nomita por la "Deutscher Zukunftspreis des Bundespräsidenten", 1999 "Philip Morris Forschungspreis", 1999 "Deutscher Umweltpreis", 2005 "Innovationspreis Bundesministerium für Bildung und Forschung".

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]