Lotusdiospiro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
lotusdiospiro
Diospyros lotus Früchte.JPG
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: dikotiledonuloj dicotyledones
Ordo: Ericales
Familio: Ebenacoj Ebenaceae
Genro: diospiro” “Diospyros ”
Specio: D. lotus
Diospyros lotus
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg
folio de lotusdiosporo

Diospyros lotus, lotuspruno, daktilpruno aŭ laŭ NPIV lotusdiospiro estas plantospecio el la genro diospiro. Ĝi apartenis al la familio ebenacoj. Ĝia hejmo estas orienta kaj okcidenta Ĉinio kaj kreskas jam ekde la Antiko en la mediteraneaj regionoj.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La lotuspruno estas falfolia arbo, kiu kreskas en sia hejmregion ĝis 30 m kaj atingas trunkdiamatron de 1,3 m [1]. La ekstera arboŝelo estas griz-nigra ĝis griz-bruna. La alternsidaj folioj havas 0,7 ĝis 1,5 cm longan folitigon. La folilimbo estas simpla, elielipsa ĝis oblonga, 5 ĝis 13 cm longa kaj 2,5 ĝis 6 cm larĝa.

Diospyros lotus estas dioika. La maskla floro sidas sur maksimume 6 mm longa flortigo unuope ĝis triope en cumeca floraro. Ili havas kvar ĝis kvin sepalo. La ruĝecaj ĝi malforte flavaj, urnosimilaj petaloj, kun longeco de ĉ. 4 mm. La 16 stamenoj havas mallongajn filamentoj kaj 3 mm langajn anterojn. La preskaŭsentigaj inaj floroj staras unuope. Ili estas maldorte verdaj ĝis ruĝecaj. Ili havas kvar sepalajn pintojn, kiuj ankaŭ estas bone videbla ĉe la matura frukto. La kvar ĝis kvin petaloj estas kunkreskita en 6mm granda urnforma florkrono. Ekzistas ok staminodoj kaj okfaka ovario kun pistilo vorhanden. La kugloformaj, flavaj ayx purpuraj beroj havas diametron de 1 ĝi 2 cm. Ili esta blue farunecaj. La bero estas sufiĉe sengusta. La semoj estas brunaj kaj plataj kaj proksimume 10 mm langaj kaj 6 mm larĝaj. La arboflras de majo ĝis junio kaj la fruktoj estas maturaj en oktobro ĝi novembro.

Sistematiko[redakti | redakti fonton]

La arbo ricevis la nomon Diospyros lotus 1753 de Carl von Linné en sia libro Species Plantarum, 2, p. 1057-1058 . Oni povas distingi du variojn:

  • Diospyros lotus var. lotus: arboj ĝis 30 m alta kun kalvaj folioj kaj nur nur harecaj malsuproj de la folio. La vario kreskas en densejoj kaj deklivoj en alteco de 500 ĝis 2500 m.[1]
  • Diospyros lotus var. mollisimma: arboj ĝis 13 m altaj kaj kun dense vilharaj branĉoj kaj folioj. La vario kreskas en alteco inter 1000 kaj 2500 en la ĉinaj provincoj Gansuo , Ŝanŝio kaj Siĉŭano.[2]

Historio[redakti | redakti fonton]

Plinio la Maljuna jam donis al diversaj plantoj la nomon „lotus“: tri arbecaj, du herbecaj kaj unu tigeca „Lotus“.[3] lia „lotus-arbo“ povus esti la hodiaua Celtis australis L.) aŭ Ziziphus lotus (L.) Lam.) aŭ diospiro. Ĉiuj tri kreskas en Italio. Li precizigas sian eldiron, ke la ligno estas nogra kaaaj tre taŭgas por fari flutojn. Li verŝajne parolis pri la lotusdiaspiro, kies ligno estas simile malhela kiel ebono.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Diospyros lotus var. lotus angle. Flora of China Vol. 15 224. www.eFloras.org. Alirita 17-an de marto 2010.
  2. Diospyros lotus var. mollisimma angle. Flora of China Vol. 15 224. www.eFloras.org. Alirita 17-an de marto 2010.
  3. Plinius XIII, 72 und XVI, 53

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Maba J. R. Forster & G. Forster: Diospyros, in der Flora of China, Volume 15, S. 224: Diospyros lotus – Online.
  • Shahina A. Ghazanfar: Ebenaceae, in der Flora of Pakistan: Diospyros lotus – Online. (Abschnitt Beschreibung und Systematik, abgerufen im März 2010)
  • Dericks-Tan, Vollbrecht: „Auf den Spuren der Wildfrüchte in Europa“, Abadi-Verlag 2009, ISBN 978-3-00-021129-4, S. 142-144
  • Andreas Bärtels: „Enzyklopädie der Gartengehölze“, Ulmer Verlag, Stuttgart 2001, ISBN 3-8001-3198-6, S. 256


Retligoj[redakti | redakti fonton]