Loučná (rivero)

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Loučná
Loučná v Litomyšli2.JPG
Loučná en Litomyšl
Longeco 80,3 km
Alteco de la fonto 541 m
Meznombra trafluo 4,43 m³/s
Akvokolekta areo 724,7 km²
Alfluantoj Jalový rivereto (md.), Desná (md.), Končinský rivereto (d.), Lodrantka (d.), Zadní Lodrantka (d.), Zmínka (md.)
Alfluas al Labe
Alteco de la enfluejo 217 m
v  d  r
Information icon.svg

Loučná estas rivero en Ĉeĥa respubliko, regiono Pardubice. La rivero mezuras 80,3 km kaj la areo de la riverbaseno estas 724,7 km2. 1

Karaktero de la akvofluo[redakti]

La rivero elfontas en supermara alteco 541 metroj ĉe la vilaĝo Karle, 7 km okcidente de Svitavy. Ĝi fluas trans geologia tabulo de Loučná, kiu deklivas norden kaj estas esprimplene dividita per valoj de akvofluoj. En regiono de meza kaj suba fluoj troviĝas kelkaj fiŝlagoj, el kiuj la plej grandaj estas Velký Zálešský kaj Chobot apud Vysoké Mýto kaj Lodrant ĉe vilaĝo Dolní Roveň. Sur la rivero ne estas valbaraĵoj. Pro hidrogeologiaj kaŭzoj, granda parto de subteraj akvoj, ĝi havas relative harmoniajn flukvantojn kaj malvarman akvon.

Loučná en Litomyšl
Inundo de Loučná en Vysoké Mýto

Meza flukvanto ĉe Sezemice estas 4,43 m³/s. La rivero pasas la sekvajn urbojn: Litomyšl, Vysoké Mýto, Zámrsk, Dašice, Sezemice.

Antaŭ enfluo de Loučná al rivero Elbo deflankas el ĝi maldekstren la kanalo Halda, kiu kondukas akvon en la riveron Chrudimka en Pardubice. La kanalo estas restaĵo de estinta fiŝlaga kaj defenda sistemo de Pardubice el la 15-a jarcento.

En mezepoko Loučná estis nomata Trstěnice kaj laŭlonge de ĝi gvidis t.n. Trstenická pado, unu el ĉefaj vojoj ligantaj Bohemion kaj Moravion.

Eksteraj ligiloj