Lou Reed

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lou Reed
Persona informo
Lou Reed
Naskonomo Lewis Allan Reed
Naskiĝo 2-an de marto 1942 (1942-03-02)
en Brookdale University Hospital and Medical Center
Morto 27-an de oktobro 2013 (2013-10-27) (71-jaraĝa)
en East Hampton
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per cirozo vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Sirakuza Universitato • Freeport High School vd
Familio
Edz(in)o Laurie Anderson vd
Profesio
Okupo kantistokantaŭtorogitaristofotistokomponistokantoverkisto • poeto • aktoromuzikproduktistomuzikistofilmreĝisoro vd
Aktiva dum 1964–2013 vd
Verkado
Verkoj Walk on the Wild Side ❦
Transformer vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Lewis Allan Reed, per arta nomo Lou Reed (2a de marto, 1942 – 27a de oktobro, 2013), estis usona muzikisto, kantisto, kantoverkisto kaj poeto. Li estis la ĉefa gitaristo, kantisto kaj ĉefa kantoverkisto de la rok-bando The Velvet Underground kaj poste havis soloan karieron kiu daŭris kvin jardekojn.

Kariero[redakti | redakti fonton]

The Velvet Underground ne estis komerca sukceso dum sia ekzisto, sed estis konsiderata unu el la plej influaj bandoj en la historio de subgrunda kaj alternativa rokmuziko.

Lasinte la bandon en 1970, Reed publikigis dudek soloajn studialbumojn. Lia dua, Transformer (1972), estis produktita de David Bowie kaj aranĝita de Mick Ronson, kaj havigis ĉeftendencan rekonon. Post Transformer, la malpli komerca Berlin atingis la numeron 7an en la brita albumorangigo. Rock 'n' Roll Animal (koncerta albumo publkigita en 1974) ege multe vendiĝis, kaj Sally Can't Dance (1974) pintis en la numero 10a en Billboard 200; sed dum longa periodo post, la verkaro de Reed ne konvertiĝis en grandaj vendoj, kio kondukis lin pli profunden en toksikomanio kaj alkoholismo. Reed puriĝis en la komenco de la 1980-aj jaroj, kaj laŭgrade revenis al elstareco per New Sensations (1984), atingante kritikan kaj komercan karierpinton per sia albumo de 1989 nome New York.

Reed partoprenis en la re-formado de The Velvet Underground en la 1990-aj jaroj, kaj faris kelkajn pliajn albumojn, kiel kunlabora albumo kun John Cale titolita Songs for Drella kiu estis omaĝo al sia iama mentoro Andy Warhol. Magic and Loss (1992) iĝos la plej alte rangigita albumo de Reed en la brita albumorangigo, kie pintis en la numero 6a.

Li kontribuis per muziko al du teatraj ludadoj de verkistoj de la 19a jarcento, unu el kiuj disvolviĝis en albumon titolita The Raven. Li edziĝis al sia tria edzino Laurie Anderson en 2008, kaj registris la kunlaboran albumon Lulu kun Metallica. Li mortis en 2013 pro hepata malsano. La distinga senemocia voĉo, poezia vortumado kaj eksperimenta gitarludado de Reed estis la markiloj de la artisto tra lia longa kariero.

Diskaro[redakti | redakti fonton]

Sola[redakti | redakti fonton]

  • Lou Reed (1972)
  • Transformer (1972)
  • Berlin (1973)
  • Sally Can't Dance (1974)
  • Metal Machine Music (1975)
  • Coney Island Baby (1975)
  • Rock and Roll Heart (1976)
  • Street Hassle (1978)
  • The Bells (1979)
  • Growing Up in Public (1980)
  • The Blue Mask (1982)
  • Legendary Hearts (1983)
  • New Sensations (1984)
  • Mistrial (1986)
  • New York (1989)
  • Magic and Loss (1992)
  • Set the Twilight Reeling (1996)
  • Ecstasy (2000)
  • The Raven (2003)
  • Hudson River Wind Meditations (2007)

Kunlaboroj[redakti | redakti fonton]

  • Songs for Drella (1990) (kun John Cale)
  • Lulu (2011) (kun Metallica)

The Velvet Underground[redakti | redakti fonton]

  • The Velvet Underground & Nico (1967)
  • White Light/White Heat (1968)
  • The Velvet Underground (1969)
  • Loaded (1970)

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Beeber, Steven Lee (2006). The Heebie-Jeebies at CBGB's: A Secret History of Jewish Punk. ISBN 9781556527616.
  • Bockris, Victor (1994). Transformer: The Lou Reed Story. ISBN 0-684-80366-6.
  • Brown, Bill (2013). Words and Guitar: A History of Lou Reed's Music. Colossal Books. ISBN 9780615933771.
  • DeCurtis, Anthony (2017). Lou Reed: A Life. Hodder & Stoughton. ISBN 9781444794595.
  • Clapton, Diana (2012). Lou Reed & The Velvet Underground. Music Sales Group. ISBN 9780857127570.
  • McNeil, Legs; McCain, Gillian (2006). Please Kill Me: The Uncensored Oral History of Punk. Grove Press. ISBN 9780802142641.
  • Reed, Lou (1991). Between Thought and Expression: Selected Lyrics of Lou Reed. Hyperion. ISBN 1-56282-923-8.
  • Roberts, Chris; Reed, Lou (2004). Lou Reed: The Stories Behind the Songs. Hal Leonard. ISBN 0-634-08032-6.
  • Thompson, Dave (2009). Your Pretty Face Is Going to Hell: The Dangerous Glitter of David Bowie, Iggy Pop, and Lou Reed. Backbeat Books. ISBN 9781617134081.
  • Unterberger, Richie (2009). White Light/White Heat: The Velvet Underground Day-by-Day. London: Jawbone Press. ISBN 978-1-906002-22-0.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]