Louis-Jean Calvet

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Louis-Jean Calvet
Persona informo
Naskiĝo 5-an de junio 1942 (1942-06-05) (81-jaraĝa)
en Bizerte
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Alma mater Literatura fakultato de Parizo • Universitato de Parizo Kartezio
Okupo
Okupo franca universitata profesoro • sociolingvisto
vdr

Louis-Jean Calvet estas franca lingvisto, naskiĝinta la  5-an de junio 1942(nun 1942-06-05) en Bizerto (Tunizio).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Studento en Nico, kie li estis lernanto de Pierre Guiraud, Louis-Jean Calvet estis elektita en 1964 je la landa estraro de UNEF (franca siglo por "Nacia unuiĝo de la studentoj de Francio"). Li iĝis responsulo pri informado kaj ĉefredaktoro de la monata gazeto 21.27. Studento en Sorbono kun André Martinet, li subtenas tezon (La Siglosistemo en Nuntempa Franca) kaj ŝtatan doktorecon (Lingvo, korpo, socio). Louis-Jean Calvet estis profesoro ĉe la Universitato de Parizo V, kaj ĉe Aix-Marseille Universitato, kie li instruis ĝis 2012.

Ekde sia unua publikigo (Lingvistiko kaj koloniismo, en kiu li enkondukas la koncepton de glotofagio, li analizas la rilatojn inter la lingva kaj la kolonia diskurso pri lingvoj kaj la ligojn inter lingvo kaj potenco (La milito de la lingvoj, 1987) kaj lingvan rolon de la urbo (la Voĉo de la Urbo, 1994). Li partoprenas en la kreado de franca sociolingvistiko de kiu li estas unu el la plej konataj reprezentantoj, tradukita en dudeko da lingvoj, gastas en multaj universitatoj tra la mondo.

Direktoro dum pluraj jaroj de la kolekto Lingvoj kaj socioj ĉe Payot, li eldonas Sylvain Auroux, André Chervel, Christian Cuxac, Tullio De Mauro Iván Fonagy, Pierre Guiraud, Nancy Huston, André Martinet, Morris Swadesh, Jean-Didier Urbain, Marina Yaguello, ktp. Paralele al siaj akademiaj aktivecoj li faras ĵurnalismon, partoprenante notinde al la semajna gazeto Politique hebdo en kiu li pritraktas kulturajn fenomenojn, precipe la kanzonon, el sociologia kaj politika vidpunktoj, kaj traktas pri etnaj kaj lingvaj minoritatoj. Li publikigis, dum pli ol dudek jaroj, kronikon pri la popularaj francaj en pluraj landoj de la Frankofonio en la revuo La franca en la mondo, organo de la Internacia Federacio de Instruistoj de Franca. La Sociolinguists Worlwide Award (sociolingvistoj Tutmonde Premio) estis atribuita al li en 2012.

La lingvo kaj la kolonia entrepreno[redakti | redakti fonton]

Lingvistiko kaj koloniismo substrekas la inkludon de la lingvistiko en la regantaj ideologiaj sistemoj por donita periodo. Kio Calvet provas montri kiel la studo de lingvoj, preter la simpla priskribo de la lingvoj mem, implikas iun perspektivon sur la lingvaj komunumoj kaj la rilatoj inter tiuj komunumoj.

Sed tiu vizio estis uzata por legitimi la koloniisman entreprenon, kaj en ĝia preparado kaj en ĝia ekzekuto; la lingvo de la alia estas subtaksita, malsuperigita dum kompreneble tiu de la kolonianto pli alte valorigita. Calvet etendas la koncepton de koloniismo pri la konstituo de metropola Francio kiel kolonia mekanismo (ekspansio de la regno de Francio malavantaĝe la regionajn kulturojn kaj lingvojn).

Calvet mencias "kulturan imperiismon de Francio" (p. 11) kiu persistas tra iuj internaciaj instancoj kiel la Frankofonio. La rimedoj por batali kontraŭ tiuj malpli evidentaj formoj de koloniismo, por la lingvista esploristo rezidas en funda laboro de priskribo da praloĝantaj lingvoj (la termino ne estas tiel uzita de Calvet, sed per propra dedukto).

La invento de la lingvo fare de lingvistoj[redakti | redakti fonton]

Louis-Jean Calvet uzas metaforon por klarigi fenomenon de konstruo de objekto "lingvo" en sia verko Provoj de lingvistiko, ĉu la lingvoj estas invento de la lingvistikoj? (vidu bibliografion). Cézanne elvokis la monton Sainte-Victoire, proksime al Aix-en-Provence, en dekduo da pentraĵoj. Sed li elektis prezenti ĝin de nur ununura vidpunkto, okcidenta vidaĵo. La Monto Sainte-Victoire de Cézanne, konstruita de Cézanne, iĝis la monto Sainte-Victoire. La ripeto de la sama konstruita vidaĵo iĝas nova realeco (ŝajno laŭ la senco de Jean Baudrillard?).

Se oni anstataŭigas monton per lingvo kaj pentriston per lingvisto ni havas la ŝlosilon por metaforo. Nu, la monto estas objekto de pejzaĝo relative perceptebla per la sensoj, dum la lingvo estas daŭra konstruo, malsensebla laŭ Louis-Jean Calvet. Li ne malpravigas ajnan apartan alproksimiĝon, sed substrekas la nepre limigitan naturon de ajna alproksimiĝo, precipe kiel la uzo de sola vidpunkto kondukas al nevidebleco de la limoj.

Engaĝiĝo de la sociolingvisto kaj de la esploristo[redakti | redakti fonton]

Louis-Jean Calvet kunsubskribis manifeston de 250 esploristoj eldonita en Buscila-Infos (numero 20a de marto 2008) kaj La Mondo de Edukado (aprilo 2008) en kiu la establita diagnozo pri la lingvo de homoj en bezono de integriĝo estas pridubita en lumo de la laboro de esploristoj en sociolingvistiko. La kontestita diagnozo estas tiu de la lingva deficito aŭ lingva handikapo.

La ĉirkaŭurbaj lingvoj esprimas lingvan rompon[redakti | redakti fonton]

En sia artikolo titolita Lingvaj frakturoj (vidu bibliografion), Calvet elvokas, tiun lingvon kiu daŭrigas. Tiu lingvo estas ŝargita de granda identeca valoro.

Eldonaĵoj[redakti | redakti fonton]

(parta listo)

  • 1969 : Dynamique des groupes et pédagogie, Bureau pour l'enseignement de la langue et de la civilisation françaises à l'étranger
  • 1973 : Roland Barthes; un regard politique sur le signe, Payot (Petite bibliothèque Payot)
  • 1974 : Linguistique et colonialisme, petit traité de glottophagie, Payot (Petite bibliothèque Payot)
  • 1975 : Pour et contre Saussure: vers une linguistique sociale Payot (Petite bibliothèque Payot)
  • 1978: Faut-il brûler Sardou?, kun Jean-Claude Klein, Savelli
  • 1990: Roland Barthes, Flammarion
  • 1993: La Sociolinguistique, PUF (Que sais-je?, n° 2731)
  • 1994: L'Argot, PUF (Que sais-je?, n° 700)
  • 1994: Les Voix de la ville, Introduction à la sociolinguistique urbaine, Payot
  • 1995: Les Politiques linguistiques, PUF (kol. Que sais-je?, n° 3075)
  • 1996: Histoire de l'écriture, Plon
  • 1999: Pour une écologie des langues du monde, Plon
  • 2003: Léo Ferré, Flammarion
  • 2004: Essais de linguistique, la langue est-elle une invention des linguistes?, Plon
  • 2006: 100 ans de chanson française, l'Archipel
  • 2006: Combat pour l'Élysée, kunlabore kun Jean Véronis, Seuil
  • 2008: Les Mots de Nicolas Sarkozy, kunlabore kun Jean Véronis, Seuil
  • 2010: Le Jeu du signe, Seuil
  • 2010: Le Français en Afrique, l'Archipel
  • 2011: Il était une fois 7000 langues, Fayard
  • 2013: Chansons, la bande son de notre histoire, l'Archipel
  • 2013: Les Confettis de Babel. Diversité linguistique et politique des langues, kunlabore kun Alain Calvet, Ecriture
  • 2014: Georges Moustaki, une vie, l'Archipel
  • 2016: La Méditerranée, mer de nos langues, CNRS éditions, Prix Ptolémée de la Géographie 2016

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Auguste Moussirou-Mouyama, Claude Bourgeois (kunlabore), Les Boîtes noires de Louis-Jean Calvet, Écriture, Paris, 2008 (ISBN 9782909240794)
  • Sous la direction de Médéric Gasquet-Cyrus, Alain Giacomi, Yvonne Touchard, Daniel Véronique, Pour la (socio) linguistique - Pour Louis-Jean Calvet, Éditions L'Harmattan, Paris, 2010 (ISBN 9782296131620)
  • « Rencontre avec Louis-Jean Calvet: Le sens n'est pas dans le mot (la senco ne estas en la vorto », diroj kolektitaj de Nicolas Journet, Sciences Humaines, numero 217, julio 2010, p. 32-35

Video[redakti | redakti fonton]