Louis-Ferdinand Céline

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
L.-F. Céline c Meurisse 1932.jpg

Louis-Ferdinand CÉLINE [seLIN], en Esperanto Luis'-Ferdinando Celino, estis la plumnomo de franca kuracisto kaj verkisto Louis-Ferdinand DESTOUCHES [deTUŜ], (n. la 27-an de majo 1894 en Courbevoie, Hauts-de-Seine, Francio, m. la 1-an de junio 1961 en Meudon).

Li famiĝis dank'al sia libro "Voyage au bout de la nuit" (vojaĝo ĝis noktofino) kiu ricevis la premion Renaudot en 1932, kaj kiu entenas membiografiajn erojn. Li verkas en akra stilo, kiu provas imiti la hakitecon kaj krudecon de popola slanga parolo, sed samtempe ĉiam oni sentas, ke li estis lerta arta beletristo. Li priskribis diversajn mallumegajn, veindajn etosojn, kaj pripensigojn, en kiuj ĉefe atentindas la lacigaĵoj kaj timegigaĵoj de la milito (1-a Mondmilito 1914-18), la fiaĵoj kaj kruelaĵoj en la francaj enafrikaj kolonioj, la mizera vivo de homoj en la parizaj ĉirkaŭurboj, kie li estis plurjare kuracisto, kaj ĝenerale la senespero de la homa kondiĉo, la malindeco de la propraj homaj animoj, la fiaĵeco de la socio, kaj la vivo de la popoluloj kaj mizeruloj.

V'pravas Artur', ja jes v'pravas! malamemaj kaj obeemaj, perfortitaj, ŝtelitaj, ventrtranĉitaj kaj ĉiam kompatindaj furzuloj, ja ili samvaloris nin! tion vi povas diri! ni ŝanĝadas nek la ŝtrumpojn, nek la mastrojn, nek la opiniojn, aŭ tiom malfrue, ke tio ne plu indas. Ni estas denaskaj fideluoj, kaj ni mortaĉas el tio, ni! Senpagaj soldatoj, herooj por ĉiuj, kaj parolantaj simioj..ni estas la sklavaj favoritoj de Reĝo Mizero. Kiam ni ne bravas, li premas, ni havas liajn fingrojn ĉirkaŭ la gorĝo, pro etaĵo li sufokas nin... Tio ja ne estas vivi...

Poste li plu verkis librojn en stilo pli kaj pli "hakita" kaj stile akra kaj amara. Sed li ĉiam estis antisemitisma, kaj dum la 2-a mondmilito li simpatiis kun naziismo, pro tial li fuĝis en Germanion kun la Vichy-a registaro. Dum sia foresto, li estis komdamnita al unu jaro de prizono, kaj deklarita esti "nacia honto". En 1952 li ricevis amnestion, kaj revenis Francion, kie li refariĝas kuracisto. Fine, li retiris sin en lia domo en pariza ĉikaŭurbo, kun sia edzino Lucette Almanzor kaj multaj katoj.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Liaj romanoj entenas:

  • 1923 Semmelweis
  • 1932 Voyage au bout de la nuit ("Vojaĝo ĝis noktofino")
  • 1936 Mort à crédit ("Morto prunte")
  • 1937 Bagatelle pour un massacre ("Bagatelo por amasbuĉado")
  • 1944 Guignol's Band ("La bando de Guignol")
  • 1949 Casse-pipe (franca slangovorto: masakro, katastrofo, sinmortigo, ktp)
  • 1952 Féerie pour une autre fois ("Feaĵo por alia fojo")
  • 1954 Normance (Féerie II) ("Normance (Feaĵo, la 2-a)")
  • 1968 D'un château l'autre ("De kastelo la alia")
  • 1972 Nord, 1960 ("Nordo")
  • 1964 Guignol's band II (Le pont de Londres) ("La bando de Guignol, la 2-a (la ponto de Londono)")
  • 1969 Rigodon, eldonita postmorte.

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]