Louis Agassiz Fuertes

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Louis Agassiz Fuertes
Persona informo
Naskiĝo 7-an de februaro 1874 (1874-02-07)
en Ithaca
Morto 22-an de aŭgusto 1927 (1927-08-22) (53-jaraĝa)
en Unadilla
Mortis pro hazarda morto vd
Mortis per fervoja akcidento vd
Tombo Lake View Cemetery vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Universitato Cornell vd
Familio
Patro Estevan Antonio Fuertes vd
Profesio
Okupo pentristo • ornitologo • zoologo • scienca ilustristo vd
Aktiva en Ithaca vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Louis Agassiz Fuertes (7a februaro 1874 Ithaca - 22a aŭgusto 1927 Unadilla) estis usona ornitologo, ilustristo kaj artisto. Li starigis novajn standardojn por ornitologia arto kaj estas konsiderata unu el plej produktaj usonaj birdartistoj post John James Audubon. Li faris milojn da birdopentraĵoj kaj skizojn, baze sur studojn pri naturo kaj detaloj el freŝaj specimenoj, kiuj ilustris ampleksan gamon de ornitologiaj verkoj. Li mortiĝis en aŭtoakcidento ĉe Novjorko, tuj post reveno el ekspedicio al Abisinio. Lia nomo estas rememorata en specio priskribata de Frank Chapman kiel Icterus fuertesi, kvankam ĝi estas nuna konsiderata subspecio de la Hortiktero. Li influis super kelkaj aliaj naturartistoj post li krom menciinde George Miksch Sutton. La Wilson Ornithological Society instituciis premion por lia memoro en 1947.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Kamphirundo el The Second Book of Birds, 1901

Fuertes estis la filo de Estevan kaj Mary Stone Perry Fuertes. Li decidis koncentriĝi al pentrado de birdoj kiel kariero post renkontado kun Elliott Coues en 1894 dum ekskurseto al Vaŝingtono kun la Cornell University Glee Club. Li ricevis la unuan el siaj multaj mendoj por ilustrado de birdoj dum daŭre studento. Ĉe Cornell, li estis elektita al la Sfinkso-Kapo-Socio, la plej malnova seniorhonora socio ĉe la universitato. Li studentiĝis ĉe Cornell en 1897.

En 1899, li akompanis E. H. Harriman en lia fama esplorado de la marbordo de Alasko, nome la Harriman Alasko-Ekspedicio. Sekvante tiun, Fuertes vojaĝis laŭlarĝe multe de Usono kaj al multaj landoj en okupo pri birdoj, kiaj ekzemple Bahamoj, Jamajko, Kanado, Meksiko, Kolombio, kaj Etiopio. Fuertes kunlaboris kun Frank Chapman, kuratoro de la Usona Muzeo de Natura Historio, rilate al multaj taskoj inkluzive de kampesploroj, fonodioramoj ĉe la muzeo, kaj mendoj de ilustraĵoj. Dum kolekta ekspedicio kun Chapman en Meksiko, Fuertes malkovris specion de oriolo. Chapman nomis la birdon laŭ sia amiko, Icterus fuertesi, plej ofte nomita Hortiktero.[1]

Fuertes lekciis pri ornitologio ĉe Cornell University ekde 1923, kaj la bibliotekoj tie tenas ampleksajn kolektojn de liaj arto kaj personaj artikoloj. El 1926-27 li partoprenis en ekspedicio de la Ĉikago-Kampo-Muzeo/Daily News Abyssinian (Etiopio) gvidira de Wilfred Hudson Osgood. Li produktis kelkajn el siaj plej elstaraj birdajn kaj mamulajn akvarelojn kiel rezulto de tiu ekspedicio. Tragedie, li perdis sian vivon en akcidento ne longe post revenado al lia hejmo en Ithaca, Novjorkio. Fuertes estis grava influo sur multaj faŭnartistoj inkluzive de George Miksch Sutton, kiun li mentoris, Roger Tory Peterson, kaj Jörg Kühn.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Nigrakapa ardeo, akvarelo (1927)
  • A-Birding on a Bronco, de Florence A. Merriam, 1896 (skanita)
  • Citizen Bird de Mabel Osgood Wright kaj Elliot Coues. Macmillan Company, 1896 (1923 represo)
  • Song Birds and Water Fowl, de H E Parkhurst, 1897 (skanita)
  • Bird Craft, de M. Osgood Wright, 1897 (1900 represo)
  • The Woodpeckers, de F H Eckstorm, 1901 (skanita)
  • Second Book of Birds, de Olive Thorne Miller (pseudonym of Mrs. Harriet Mann Miller), 1901 (skanita)
  • Birds of the Rockies, de Leander S. Keyser 1902 (skanita)
  • Handbook of Birds of Western North America, de Frank Chapman, 1902 (1904 represo)
  • Upland Game Birds, de Edwyn Sandys kaj T S van Dyke, 1902 (skanita)
  • Key to North American Birds de Elliot Coues, 1903 (skanita)
  • Handbook of Birds of Eastern North America, de Frank M. Chapman, 1904 (skanita)
  • Birds of New York de Elon Howard Eaton, 1910 (skanita)
  • Wild Animals of North America de Edward W. Nelson, 1918 9 skanita)
  • Birds of Massachusetts and Other New England States de Edward Howe Forbush, 1925 (1927 eldono)
  • Artist and Naturalist in Ethiopia de Wilfred Hudson Osgood. Garden City: Doubleday, Doran and Co., 1936
  • The Bird Life of Texas de Harry Church Oberholser. University of Texas Press, 1974

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Peck, Robert McCracken. (1982) A Celebration of Birds, The Life and Art of Louis Agassiz Fuertes'. Walker and Company, p. 126. ISBN 0-8027-0716-5.

Aliaj fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Boynton, Mary Fuertes (Ed.) 1956. Louis Agassiz Fuertes: his life briefly told and his correspondence. Oxford University Press.
  • Norelli, Martina R. American Wildlife Painting (Fuertes, Audubon, Heade, Wilson, Thayer, Catesby) Watson-Guptill Publications, 1975. ISBN 0-8230-0217-9

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]