Louis Bacon

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Louis Bacon
Persona informo
Naskiĝo 1-an de novembro 1904 (1904-11-01)
en Louisville
Morto 8-an de decembro 1967 (1967-12-08) (63-jaraĝa)
en Nov-Jorko
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo muzikistokantisto
vdr

Louis Bacon (naskiĝis la 1-an de novembro 1904 je Louisville en Kentukio; mortis la 8-an de decembro 1967 en Novjorko) estis usona ĵaza trumpetisto kaj kantisto de svingo.

Vivo kaj verkado[redakti | redakti fonton]

Bacon alkreskis en Ĉikago kaj en la aĝo de 22 jaroj li komencis labori kiel profesia muzikisto, komence en bandeto de Zinky Cohn. En 1928 Bacon iris al Novjorko, muzikis ĉe Bingie Madison, trumpetisto el la bando de Tim Brymnn; post periodo ĉe Brymn li muzikis en 1929/1930 en la bando de Chick Webb. En 1930 li ankaŭ kunverkis sonregistraĵojn de Bessie Smith. En la 1930-aj jaroj li ankaŭ muzikis kun la Orkestro Duke Ellington, unuafoje decembron de 1933 (Dear Old Southland kaj Daybreak Express), pli malfrue kun muzikistoj el la rondo de Ellington same kiel en 1939 ĉe la bando Rex Stewart and his 52nd Street Stompers (The Duke's Men). Kiel kantisto Bacon estas audebla ankaŭ en la peco „Rude Interlude“ de Ellington.

Ekde 1935 ĝis 1938 li muzikis ĉe Louis Armstrong. Post malsaniĝo pro ftizo Bacon devis paŭzadi kelktempon, reiris tamen en 1939 sur la podion, prezentante kun la bandego de Benny Carter en la dancejo Savoy Ballroom en Harlemo. Fine de tiu jaro Louis Bacon iris al Eŭropo, kie li prezentis kun la orkestro de Willie Lewis precipe en Francujo kaj Svisujo; en Parizo ekestis sonregistraĵoj je lia nomo por diskeldonejo Swing, interalie ankaŭ kun Orkestro Freddy Johnson. En 1941 li tie ludis kun Ernst Höllerhagen en dancorkestro „The Original Teddies“. Post reveno en Usonon Bacon laboris ĉe Cootie Williams, kolego el la elingtona bando. Bacon ĉiam denove malsaniĝis; en 1944 li tamen koncertis kun saksofonisto Garvin Bushell. Post la fino de la Dua Mondmilito li muzikis je koncertvojaĝoj de U.S.O. en Azio kiel membro de la Orkestro Jessie Stone. En la 1950-aj jaroj sankaŭzoj devigis lin, plejparte rezigni la trumpetludon, Li prezentis tamen de temp' al tempo en novjorkaj klubejoj, ekzemple en Jimmy Ryan's, koncentriĝis tamen pli pri la kantado. En la 1960-aj jaroj Bacon pli ofte laboris kiel ambulancoŝoforo.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Portala ikonoPortalo pri Muziko

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]