Louis Beaucaire

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Louis Beaucaire
Persona informo
Naskiĝo 7-an de februaro 1925 (1925-02-07)
en Montbarrey
Morto 18-an de februaro 1983 (1983-02-18) (58-jaraĝa)
en Berlino
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Francio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Louis BEAUCAIRE (naskiĝis la 7-an de februaro 1925 en Montbarrey, Francio; mortis la 18-an de februaro 1983 en Berlino, Germanio) estis franca aŭtoro de pluraj Esperantaj libroj, inkluzive rakontojn pri amuzaj seksaventuroj en Bervalo (kie ŝajne estas pli multaj Esperantistoj ol en multaj landoj). Li estis esperantisto de 1941. Li laboris kiel estro de la Franca Librovendejo en Berlino ekde 1950, kaj fine de la 1970-aj jaroj tie dungis ankaŭ la junan francan esperantiston Didier Izacard, kiu tie profesiiĝis kiel librovendisto kaj en la Franca Librovendejo en Berlino daŭrigis konsiladon de klientoj pri esperantlingva literaturo ankaŭ post la morto de Louis Beaucaire.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Kovrilpaĝo de Fabeloj de la Verda Pigo, sen eldonjaro
Kovrilpaĝo de Kruko kaj Baniko el Bervalo, 2-a eldono, 1974