Louis Boyer (astronomo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Louis BOYER (naskiĝis la 20-a de januaro 1901, mortis en 1999) estis franca astronomo.

Li komencis labori en 1930 en la Observatorio de Alĝero[1], kaj tie malkovris 40 asteroidojn.

La asteroido 1215 Boyer[2] (malkovrita de Alfred Schmitt) estis tiel nomata en lia honoro.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Quelques membres de personnel de l'Observatoire (kelkaj teamanoj de la Observatorio) (france)
  2. JPL Small-Body Database Browser 1215 Boyer (1932 BA) (angle)