Louis Claude de Saint-Martin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Louis-Claude de Saint-Martin

Louis Claude de Saint-Martin (* la 18-an de januaro 1743 en Amboise; † la 13-an de oktobro 1803 en Aunay apud Chatillon) estis franca framasono, filozofo, teozofo kaj mistikisto.

Louis Claude de Saint-Martin naskiĝis en malriĉiĝinta nobela familio kaj dum la infanaĝo ofte malsanis. Li vizitis jezuitan lernejon kaj poste estis de sia patro devigita studi en la jura altlernejo de Orléans. La patro esperis, ke Louis Claude povus atingi karieron kiel ŝtata oficisto, por replenigi la perditan familian kapitalon. Post kiam la filo dum duona jaro laboris kiel advokato, li rezistis al sia patro kaj devigis lin konsenti pri oficira kariero en la franca armeo. Lia regimento estis lokigita unue en Tours, pli poste en Bordeaux. Granda parto de la oficistaro de la regimento estis framasonistoj el ordeno gvidita de Martinez de Pasqually. Oficista kolego Saint-Martin kun Pasqually, kaj li iĝis privata sekretario de la framasonisma gvidanto. Dum la jaro 1765 li estis akceptita en la ordeno, kion li mem nomis turnopunkto de sia vivo. Ĉirkaŭ la jaro 1770 en Francio li sub gvido de sia dunganto disvastigis reton da "lumigitoj", kiuj alstrebis spiritismajn celojn kaj laŭ siaj ideoj proksimis al tiuj de rozkrucismo.

Dum 1768 Saint-Martin iĝis gvidanto de la framasonisma sekcio en Bordeaux. Dum 1771 li finis sian armean karieron kaj plulaboris kiel sekretario de Pasqually. Kiam dum 1772 Pasqually translokiĝis al Haitio, Saint-Martin iĝis la fakte administranto de la ordeno, post la morto de Pasqually dum la jaro 1774 ankaŭ oficiale.

Dum 1773 Saint-Martin translokiĝis al Liono, kie li verkis sian unuan libron Des erreurs et de la vérité ("Pri eraroj kaj pri la vero"), kiu pro sia enigma kaj simbola lingvo iĝis tre sukcesa inter framasonistoj kaj homoj inklinaj al magio. La sukceso de la libro malfermis al Saint-Martin aliron al pli altaj sociaj tavoloj, kie li pro sia inteligenteco kaj sia ĉarmo ekhavis influajn subtenantojn. Dum 1782 pro premo de liaj amikoj aperis lia dua libro kun la titolo Tableau naturel de la raports qui existent entre Dieu, l'homme et l'universe ("natura bildo pri la interrilatoj kiuj ekzistas inter dio, la homo kaj la universo").

Dum 1784 li ekzinteresiĝis pri la tiel nomata "Mesmerismo" kaj ekmembris en la framasonisma sekcio de Franz Anton Mesmer. Sed rapide li reperdis tiun intereson kaj li daŭrigis sian spiritisman serĉon. Dum vojaĝo tra Anglio, Germanio, Svislando kaj Italio li ekkonis la verkaron de von Jakob Böhme, kaj tradukis multajn el tiuj verkoj al la franca lingvo. Per sia intensa okupiĝo pri la idearo de Böhme li malproksimiĝis de la framasonismo. Dum 1790 tial li demisiis el ĉiuj framasonismaj oficoj.

Dum 1792, kiam mortis sia patro, li revenis al Amboise, kie li pasigis la reston de sia vivo ĉefe per tradukoj. Li tie mortis dum la jaro 1803.