Louis Couturat

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Louis Couturat

Louis COUTURAT [kutjuRA] (naskiĝis en 1868 en Parizo; mortis la 3-an de aŭgusto 1914 dum aŭtomobila katastrofo en Melun) estis franca idisto, doktoro, profesoro de filozofio kaj logikisto.

Li akiris en la gimnazio 34 premiojn. Tie li estis rigardata kiel geniulo[1]. En 1885 kiam li estis filozofio-lernanto, li gajnis premion honoran de filozofio, unuan premion de fiziko kaj kemio, unuan premion de naturhistorio kaj unuan premion de matematiko. Li ankaŭ tre ŝatis klasikan literaturon kaj lernadon de klasika greka lingvo. En 1886 li estis laŭrita de Asocio de ekslernantoj de sia gimnazio.

La malfacila konkurso por l’École Normale, kiun li afrontis en 1887, donis al li la duan lokon. Li pasis en la lernejo tri fekundajn jarojn. Dum 1890 li preparis sin je la Agregecio. Lia tezo troviĝas en la 5-a parto de “l’Histoire de l’art dans l’antiquité,” verko dediĉita al Persa civilizo. Li estis akceptita kiel unua en la Agregecio filozofia, kun la gratulo de l' komitato. Poste li volis perfektigi sian edukon matematikan. Li pasis en 1891 kvaran jaron en la lernejo kaj ricevis la premion Garnier atribuitan de la profesoroj pri filozofio kaj de la direktoro.

En 1892 li daŭrigis siajn studojn matematikajn en la Fakultato de la sciencoj. Li akceptiĝis por la licencio matematika kiel la unua de sia serio.

La studado de la matematiko sekvis la legadon atentan de Lukrecio kaj Platono. Li studis Platonajn dialogojn, farante por sia latina tezo studon vere sciencan pri la mitoj de Platono. Samtempe, li publikigis artikolon pri la Plastika beleco, pri la estetiko de la grekaj skulptistoj.

Li trovis ankoraŭ tempon por kunlabori en la nova Revue de métaphysique et de morale. Lia franca tezo aliflanke estis komencita: li volis dediĉi ĝin al la studo de la senfino matematika.

La 12-an de majo 1894 oni nomumis lin profesoro en la fakultato de Tuluzo.

En aprilo 1896 li edziĝis al kuzino kaj en junio li defendis siajn tezojn en Sorbonne. Ambaŭ tezoj ricevis kompletan sukceson kun mencio tre honora. La granda sukceso de lia tezo matematika ebligis al li akiri stipendion por daŭrigi siajn studojn sciencajn en Parizo. Tie li dediĉis sin al studo de fiziko.

Samtempe li redaktis por Revue de métaphysique novan serion de artikoloj: La spaco kaj la tempo kaj Kritika eseo pri la hipotezo de la atomoj. La 27-an de oktobro li estis nomumita en la universitato de Caen kie li pasigis du jarojn. En 1898-1899, li studis la diversajn sistemojn de logiko algoritma, kaj la rilatojn inter matematiko kaj logiko.

Nova stipendio, dum oktobro 1899, ebligis lin reiri en Parizon kaj komenci tie novan serion de esplorado, nun pri Leibniz. Li esploris la neeldonitajn skribojn de Leibniz, en la biblioteko de Hannover dum 1900 kaj 1901, kaj publikigis la verkojn La logique de Leibniz kaj Inédits leibniziens (1903). Estis Couturat la unua homo, kiu rimarkis la ideojn de Leibniz pri internacia planlingvo.

En la broŝuro Une langue universelle est-elle possible? Appel aŭ hommes de science et aŭ commerçants (1900) li proponis la kreon de la Delegacio por alpreno de la lingvo internacia, organizita en 1901. Louis Couturat estis la aŭtoro de la fama verko pri la mondlingvoj Histoire de la Langue Universelle, en kiu estas analizitaj ĉirkaŭ 60 projektoj de paroleblaj artefaritaj lingvoj en 1903 kun komplemento en 1907.

De 1897 ĝis 1913 Louis Couturat kaj Bertrand Russell interŝanĝis leterojn. Ili pritraktis ĉefe matematikajn problemojn rilatajn al faka verko de Alfred North Whitehead. Malgraŭ tio, ili diskutis ankaŭ pri etiko, politiko, lingvistiko kaj pri Esperanto. Ankaŭ Charles Lemaire korespondis kun li.

Li estis la fakta inspiranto kaj gvidanto de la Delegitaro, fariĝis poste la fakta gvidanto de la tuta Ido-movado[2].

Dum tuta sia vivo post ido-skismo, Couturat direktis sisteman kampanjon kontraŭ la esperantistoj, dum kiu li prezentis diversajn eksplikojn de la skismo por malestimigi la esperantistojn. Ekzemple li argumentis ke Zamenhof mem estis "perfidulo", ĉar li jam proponis reformojn sen konsulti la Lingvan Komitaton. Sed precipe li kritikegis la memkoncepton uzitan de la esperantistoj — nome la nocion de "esperantista popolo", kies permeso estus necesa por enkonduko de reformoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Diras Louis Benaerts, lia amiko.
  2. Ernest Drezen, Historio de la mondolingvo, p. 182-96.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Faces-nevit.svg Trovu « Louis Couturat » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»