Louis Ducos du Hauron

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Louis Ducos du Hauron

Louis Ducos du Hauron (naskiĝis la 8-an de decembro 1837 en Langon, departemento Gironde, Francio; mortis la 31-an de decembro 1920 en Agen) estis francia pioniro de kolorfotografio.

Jam en 1862 li inventis plurajn metodojn por fari kolorfotografiaĵojn kaj per adicia (RVB-kolormodelo) kaj per subtraha (cejana-malva-flava) kolormiksado. En 1868 li patentigis plurajn metodojn, kaj en 1869 li publikigis sian libron "Les couleurs en photographie" ("La koloroj en fotografio"). Lia fotografiaĵo de la francia urbo Agen estas inter la entute unuaj fotoj en subtraha kolormiksado.

fotografiaĵo de la francia urbo Agen en 1877

Li prezentis la unuajn kolorajn pigmentpresaĵojn laŭ la principo de subtraha kolormiksado: se oni fote lumigis tri negativaĵojn per ruĝa, blua kaj verda vitra filtrilo, faras travideblajn fotografiaĵojn el ili kolorigitajn en la komplementaj koloroj cejana, flava kaj malva, kaj fine metas la tri travideblajn fotografiaĵojn unu super la alia, montratas la originaj koloroj de la vidaĵo.

Komune kun Charles Cros li prezentis priskribon de simila procedo al la Societo Franca de Fotografiado (Société Francaise de Photographie). La du fotografiaj pioniroj sekve kunlaboris en pluaj esploroj.

Literaturo

  • Brian Coe: Colour Photography. The first hundred years 1840–1940. ("Kolora fotografio. La unuaj cent jaroj 1840–1940".) eldonejo Ash & Grant, 1978, ISBN 0-904069-24-9